Dimitri Kicikis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dimitri Kicikis
Persona informo
Δημήτρης Κιτσίκης
Naskiĝo 2-an de junio 1935 (1935-06-02)
en Ateno
Morto 28-an de aŭgusto 2021 (2021-08-28) (86-jaraĝa)
en Otavo
Etno grekoj vd
Lingvoj francaanglaturkagreka vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Universitato de ParizoLycée LakanalLycée Carnot vd
Familio
Patro Nikos Kitsikis vd
Patrino Beata Kitsikis vd
Edz(in)o Anne Kitsikis vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • geopolitikisto • poeto • historiistofilozofoverkisto vd
Laborkampo tjurkologiobizancologioĉinologiokulturaj sciencojgeopolitikointernaciaj rilatojpolitika filozofioreligiosciencopsikologio vd
Doktoreca konsilisto Pierre Renouvin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dimitri KICIKISDimitri Kitsikis (en greka: Δημήτρης Κιτσίκης; 2a de Junio 1935 – 28a de Aŭgusto 2021)[1] estis greka tjurkologo, ĉinologo kaj Profesoro pri Internaciaj rilatoj kaj Geopolitiko. Li publikigis ankaŭ poezion en franca kaj greka.

El riĉa kaj klera greka familio li devis iri al ekzilo juna kaj edukiĝis en Francio. Aliĝis al Maoismo dum la epoko de la Majo de 1968.[2]

Ekde infanaĝo li havis fiksan idearon: Li deziris ne nur reamikiĝis Grekojn kaj Turkojn, sed ankaŭ unuigi ilin en Grek-Turka Konfederacio kiu estus (iomete) renovigo de Bizanc/Otomana Imperioj; tiel plenigante la politikan, kulturan kaj ekonomian vakuon lasitan post ili foresto el la Orienta Mediteraneo.[3] Kredanta Ortodoksa Kristano, li simpatiis kun la turkia religia tendenco de Bektaŝismo-Alevismo[4] kaj klopodis kunigi tion kun Ortodokseco, por formi bazon de estonta politika unio inter Ateno kaj Ankaro. Kredante en la kunlaborado de religiaj komunumoj, kiel laŭ la sistemo de la Otomana Imperio, li kunlaboris kun ŝijaismaj islamanoj en Irano,[5] Judoj en Israelo[6] kaj Hinduismaj vaiŝnavoj en Barato.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obituary el necrocanada.com, Alirita la 4an de Januaro 2022.
  2. D. Kitsikis, Συγκριτικὴ Ἱστορία Ἑλλάδος-Κίνας, Ateno, Herodotos, 2007
  3. Ἐποπτεία, 7a jaro, Junio 1982, omaĝe de P. Dracopoulos kaj Νέα Κοινωνιολογία, 9a numero, Somero 1990, "Ἑλλάς-Τουρκία", speciala omaĝo; artikolo de Neocles Sarres.
  4. D. Kitsikis, Ἡ σημασία τοῦ μπεκτασισμοῦ-ἀλεβισμοῦ γιὰ τὸν ἑλληνισμό, Ateno, Hekate, 2006.
  5. "Μεταξὺ δύο πυρῶν ἡ Ἑλλάδα", intervjuo kun D. Kitsikis fare de A. Balle, Τρίτο Μάτι, τ. 16–17, Somero 1992.
  6. Amy Singer, Aspects of Ottoman History, Jerusalem, The Hebrew University, 1994.
  7. T.D. Singh & Ravi Gomatam, Synthesis of Science and Religion, The Bhaktivedanta Institute, Bombay, 1988.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ησαΐας Κωνσταντινίδης, Δημήτρης Κιτσίκης. Γεωπολιτικὴ βιογραφία, Αθήνα, Εκδόσεις "Ίδρυμα Δημήτρη Κιτσίκη", 2013. (ISBN 978-618-80404-7-2) (Esaias Konstantinidis, «Dimitri Kitsikis: A Geopolitical Biography»)
  • Χρήστος Κυπραίος, Ἡ ἰδεολογία τοῦ ἑλληνοτουρκισμοῦ: Ἀπὸ τὸν Γεώργιο Τραπεζούντιο στὸν Δημήτρη Κιτσίκη, Athens, Exodos,2019,185 pages,illustrations.(ISBN 978-618-84162-0-8) (Christos Kypraios, " The Ideology of Hellenoturkism: From George of Trebizond to Dimitri Kitsikis")

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]