Edirne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edirne
urbo • urbego • municipo • distrikto de Turkio
Edirne (Turkio)
Edirne (Turkio)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Regiono Marmora regiono
Provinco Provinco Edirne
Geografia situo 41° 40′ N, 26° 34′ O (mapo)41.66666666666726.566666666667Koordinatoj: 41° 40′ N, 26° 34′ O (mapo)
Loĝantaro de urbo 148 474
Estro Recep Gürkan
Retpaĝaro http://www.edirne.bel.tr
Retpaĝaro de estraro http://www.edirne.gov.tr
vdr

Edirne estas urbo en nord–okcidenta Turkio, en la Orienta Trakio eŭropa parto. Ĝi apartenas al la samnoma provinco Edirne kaj estas ties administra centro. La provinco kaj do ankaŭ la urbo Edirne situas en la Marmora regiono de la lando. En 2012 la urbo havis 148 474 loĝantojn, kun la aldonaj loĝlokoj en la urba distrikto Edirne merkezi estis 162 161 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Adrianopolo (Adrianopolis) estis la antikva nomo de Edirne, turka urbo en la eŭropa kontinento tre proksime de la greka kaj bulgara landlimoj. Ekde ĝia fondiĝo Edirno estis tre strategia kaj valora vojkruciĝo. Ĝi estis konkerita en tempo de Murad la 1-a kiu faris ĝin ĉefurbo de la tiama Otomana Imperio.

Ĝi situas en la geografia centro de la marborda plataĵo de Tracio, ĝia ekonomio baziĝas en la produktado de kotono, lino, silko, rozakvo, k.a. Edirne ankaŭ estas grava regiona bazarejo, kiu vendas produktojn (fruktoj, vino, silko, ...) al najbaraj urboj.

En ties proksimaĵoj okazis diversaj bataloj (pro la strategia valoro) laŭlonge de la historio. Vidu apartigilon ĉe Batalo de Adrianopolo.