Ağrı

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ağrı

Ağrı (iam KaraköseKarakilise (armene: Արարատի; kurde: Agirî)) estas urbo en Turkio proksime al la Irana limo, en orienta Anatolio. Ĝi estas administra centro de provinco Ağrı kaj havas 79764 loĝantojn (en 2000). La urbo havas la nomon Ağrı ekde 1938, ĉar ĝi kuŝas ĉe la piedoj de la mono Ararato (turke monto Ağrı).

La urbo estis loko de la Kurda ribelo en 1927, gvidata de Paŝao İhsan Nuri.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ağrı havas flughavenon, kiu interligas rekte Istanbulon kaj Ankaron. Ĝi havas ankaŭ aliĝon al la turka fervoja reto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]