Diskuto:Otomana Imperio
Estas duboj pri kiel nomi ĝin aŭ almenaŭ la dinastion, la fondinto estas Osman (turke) kaj do la dinastio estu la Osmanidoj, kiel Osmanlis kaj ankaŭ germane, sed arabe lia nomo skibiĝas uthman (eble th prononciĝas fakte same kiel s !) el tio pluraj lingvoj faris ottoman, el kie E-e Otomano. Ĉu oni konservas tio aŭ ne? kaj ĉu la dinastio estos tamen Osmanidoj; Aŭ jam pli ĝuste Otmana Imperio kaj Otmanidoj ? Sed oni devas unue konsideri la plej internacie konata nomo, kiu estas ? Tamen, kvankam preskaŭ ĉiuj lingvoj uzas radikon "Otoman", kaj nur la germana uzas "Osman", mi emas inkliniĝi al "Osman", kiu estas pli kongrua al la origina vorto, kaj Osmanida Imperio estus pli devenrespektema kaj pli Esperanta samtempe !
- Se "Otomana" estas pli internacia, tiu vorto estas pli facile komprenebla, kaj tiel pli Esperanteca. -- Gabriel BEECHAM 21:05, 23. Apr 2004 (UTC)
responde al http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto:217.128.105.217&redirect=no, kial mi markis la artikolon polurinda, kelkaj ekzemploj:
la orienta parto de la Mediteraneo, cefe katolika, estis estrita --> ĉu ne estrata?
sukcesinto de Mohamedo --> kion li sukcesis?
La kontrolo sur liajn terojn variis --> mi ne komprenas
Iuj ŝatoj, plimulte kristanaj --> kion ili ŝatis?
Egiptujo kaj ties kedivo, teorie submetitaj al la otomana sultano, gvidis fakte sendependan politikon, foje ĝis milito kontraŭ ĝi --> ... kontraŭ li, ĉu?
En 2022
[redakti fonton]Post plibonigo de la artikolo, ankoraŭ mankas ekonomio kaj demografio. Krome la Historio estas iom resumeca kaj oni povas pliampleksigi ĝin ekzemple el la angla versio.--kani (diskuto) 23:52, 5 jan. 2022 (UTC)