Koncilio de Hiereia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstanteno la 5-a estrante la detruadon de religiaj bildoj (miniaturo el la Kroniko de Konstanteno Manaseso, 14-a jarcento)

La koncilio de Hiereia estis la unua ikonoklasma religia koncilio. Ĝi okazis de la 10-a de februaro ĝis la 8-a de aŭgusto 754 en la palaco de Hiereia, ĉe la azia bordo de la Bosforo.

La bizanca imperiestro Konstanteno la 5-a tie konfirmigis la malpermeson de la produktado kaj adorado de religiaj bildoj en la imperio.

La koncilio estas ankaŭ konata kiel la 5-a Koncilio de Konstantinopolo.