Strator

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strator (antikve-greke στράτωρ), derivita de la latina vorto sternere, estis oficiala rango en la armeo de Romio, poste de la Bizanca imperio, tradukebla kiel « eskviro » aŭ « ĉevalisto ».

Origine, la strator estis simpla soldato, kiu helpis la imperiestron surĉevaliĝi. Inter siaj taskoj li devis prizorgi la ĉevalojn, aĉeti ilin aŭ administri la ĉevalejon. En la Malfrua Romia Imperio, la stratores de la imperia kortumo formis apartan klason (schola stratorum) gviditan de la « grafo de la ĉevalejoj » (comes stabuli).

En Bizancio ekde la 8-a jarcento, tiu titolo estis honora rango atribuita al civilaj kaj militaj oficistoj de meza graveco.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (en) John Bagnell Bury, The Imperial Administrative System of the Ninth Century : With a Revised Text of the Kletorologion of Philotheos, Londres, Oxford University Press, 1911.
  • (en) Alexander Kazhdan (dir.), Oxford Dictionary of Byzantium, New York et Oxford, Oxford University Press, 1991, 1re éd., 3 tom. (ISBN 978-0-19-504652-6 et 0-19-504652-8, LCCN 90023208).
  • (de) F. Lammert, Realencyclopädie der Classischen Altertumswissenschaft, vol. IV-A, Stoa-Symposium, 1931.
  • (en) Warren Treadgold, Byzantium and Its Army, 284-1081, Stanford, Stanford University Press, 1995 (ISBN 0-8047-3163-2).