Flavia Julia Konstantia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Konstantia)
Flavia Julia Konstantia
romia imperiestredzino
Persona informo
Naskiĝo
en Treviro, Gallia Belgica, [[Dosiero:Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate': invalid timestamp 'nekonata valoro'.|20px|link=]] Romia Imperio
Morto ĉ. 330
en Konstantinopolo
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patro Konstancio Ĥloro vd
Patrino Flavia Maximiana Theodora vd
Gefratoj Konstanteno la Granda • Anastasia • Eutropia • Julius Constantius • Flavius Dalmatius • Flavius Hannibalianus vd
Edz(in)o Licinio vd
Infanoj Licinius II vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Flavia Julia Konstantia (en latino, Flavia Julia Constantia; post 293- ĉ. 330) estis romia imperiestrino laŭ geedziĝo, fakte edzino de la imperiestro Licinio. Estis la filino de la imperiestro Konstantio Kloro kaj de lia dua edzino, Flavia Maksimiana Teodora.

En 313, la imperiestro Konstantino, kiu estis duonfrato de Konstantia, donis ŝin kiel edzino al sia kunimperiestro Licinio, okaze de renkonto en Mediolano. Ŝi naskis filon, Valerio Liciniano Licinio, en 315, kaj kiam ekis lukto inter Konstantino kaj Licinio en 316, ŝi restis ĉe sia edzo. Dua milito ekis inter ambaŭ imperiestroj en 324; post la malvenko de Licinio, Konstantia intervenis antaŭ Konstantino favore por la pluvivo de sia edzo. Konstantino ne mortigis lin tiam, sed devigis Licinion vivi en Tesaloniko kiel privatulo, sed la venontan jaron (325), li ordonis la murdon de Licinio. Dua frapo por Konstantia estis la murdo, ankaŭ pro ordono de Konstantino, de ŝia filo Licinio la Juna.

En la postaj jaroj, Konstantia loĝis en la kortego de sia frato, ricevante honorojn (ŝia titolo estis nobilissima femina). Ŝi konvertiĝis al la kristanismo,[1] apogante la partion de la arianoj en la Unua koncilio de Niceo (325).[2]

La urbo Constanţa, Rumanio ricevis sian nomon el ŝia.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hieronimo, Epist., 133.4; Rufino de Akvileo, Hist. Eccl. 1.11.
  2. Filostorgio, Hist. Eccl. 1.9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]