Niŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niŝo
urbo de Serbio • urbo • urbego • administra teritoria unuo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 183 164  (2011) [+]
Loĝdenso 307 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 19′ N, 21° 54′ O (mapo)43.31916666666721.896111111111Koordinatoj: 43° 19′ N, 21° 54′ O (mapo) [+]
Alto 195 m [+]
Areo 597 km² (59 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Niŝo (Serbio)
Niŝo (Serbio)
DEC
Niŝo
Niŝo
Situo de Niŝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Niš [+]
vdr

Niŝ (ciril-litere "Ниш", latin-litere "Niš") estas urbo en Serbio. En 2004 ĝi havis 260.237[1] loĝantojn.

Niŝ estas la plej granda urbo en sudorienta Serbio kaj sidloko de Niŝava administra distrikto. En la Urbo de Niŝ, laŭ la censo de 2011, vivis 260.237 loĝantoj, el kiu en la urbo mem vivis 183.164 loĝantoj, tiel laŭ la nombro de la loĝantoj Niŝ estas tria la plej granda urbo en Serbio (post Beogrado kaj Novi Sad).

Ĝi situas 237 kilometrojn sudoriente de Beogrado sur la rivero Niŝava, proksime de ĝia enfluejo en la Suda Morava Rivero. La Urbo de Niŝ havas areon de 596,73 km², inkluzive Niŝka Banja kaj 68 antaŭurboj.

Niŝ estis la administra, milita kaj komerca centro de diversaj ŝtatoj kaj imperioj al kiuj, en lia longa historio, apartenis. En la areo de hodiaŭa Niŝ, en la antikva urbo Naissus naskiĝis romaj imperiestroj Konstantino la Granda kaj Konstancio III. La geografia pozicio de Niŝ faris ĝin strategie grava kaj tial alloga urbo por multaj konkerantoj. Dum historio, la teritorio kie hodiaŭ troviĝas la urbo pasis Dardanoj, Trakoj, Iliroj, Keltoj, Romanoj, Hunoj, Avaroj, kaj poste Bizancanoj, Serboj, Bulgaroj kaj Turkoj. En pluraj okazoj, la urbo estis okupita de la hungaroj kaj aŭstroj. Estis liberigita de la turkoj en 1878 kaj de tiam estas denove parto de Serbio, kun mallongaj interrompoj dum la Unua kaj Dua Mondmilito, kiam ĝi estis okupita. La influo de la personoj kiuj vivis en la hodiaŭa urbo de Niŝ estas notita en la kultura heredaĵo de la urbo, speciale en lia arkitektura diverseco.

La transporta infrastrukturo de la niŝa teritorio faras ĝin vojkruciĝon de tera kaj aera trafiko de Balkano (ĉefe pro la intensa trafiko al Turkio kaj Grekio), pro tial en Niŝ estas lokita ankaŭ Internacia flughaveno Car Konstantin la Granda.

La urbo estas grava ekonomia, akademia, kultura, religia kaj politika centro de Serbio. Universitato de Niŝ, fondita en 1965, havas 13 fakultatoj kaj proksimume 30.000 studentoj, kaj la urbo estas la sidejo de la Niŝa eparkio de la Serba Ortodoksa Eklezio.

Urbo Niŝ, de 2004 jaro, estas dividita en kvin urbaj komunumoj: Mediana, Palilula, Pantelej, Crveni Krst kaj Niŝka Banja.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

  • La serba esperantisto Agor Agoriĉ estis oficisto de ŝtatkontrolejo en Niŝ.

Famuloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]