Saltu al enhavo

Sokrato de Konstantinopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Σωκράτης ὁ Σχολαστικό
(380-439)
"Eklezia Historio", eldonita en 1695 de Henricus Valesius kaj verkita de Sokrato Skolastiko, Eŭzebio de Cezareo, Hermias Sozomeno, Teodoreto de Ciro, Evagrio Skolastiko, Filostorgio, Teodoro la Legisto kaj Aliaj.
"Eklezia Historio", eldonita en 1695 de Henricus Valesius kaj verkita de Sokrato Skolastiko, Eŭzebio de Cezareo, Hermias Sozomeno, Teodoreto de Ciro, Evagrio Skolastiko, Filostorgio, Teodoro la Legisto kaj Aliaj.
Persona informo
Σωκράτης ὁ Σχολαστικός
Naskiĝo 380
en Konstantinopolo, Turkio, Romia Imperio
Morto 439
en Konstantinopolo, Turkio, Romia Imperio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teologo verkisto historiisto de kristanismo historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Historia Ecclesiastica vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sokrato de KonstantinopoloSokrato Skolastiko (malnovgreke: Σωκράτης ὁ Σχολαστικός), estis 5-a-jarcenta greka kristana eklezia historiisto, samtempulo de Sozomeno kaj Teodoreto de Ciro.

Li estas la aŭtoro de "Historia Ecclesiastica" ("Eklezia Historio", Ἐκκλησιαστική Ἱστορία) kiu kovras la historion ekde malfrua antikva kristanismo dum la jaroj 305 ĝis 439.

Li naskiĝis en Konstantinopolo. Eĉ en antikvaj tempoj, ŝajnas ke nenio estis konata pri lia vivo krom tio, kion oni povas kolekti el notoj en lia "Historia Ecclesiastica", kiu deturniĝis de ĝia ŝajna modelo, Eŭzebio de Cezareo, emfazante la rolon de la imperiestro en ekleziaj aferoj kaj prezentante sekularan same kiel eklezian historion.

Ruinaĵoj el la Templo de Serapeo, en Aleksandrio, menciita de Sokrato Skolastiko en lia "Historia de la Eklezio".
"Eklezia Historio", verko de Sokrato el Konstantinopolo, eldonita en 1853.

La instruistoj de Sokrato, menciitaj en liaj antaŭparoloj, estis la gramatikistoj Heladio (408-450) kaj Amonio la Gramatikisto (367-407), kiuj venis al Konstantinopolo el Aleksandrio, kie en 391 ili estis implikitaj en perforta ribelo, kiu kulminis per la detruo de la Serapeo de Aleksandrio ("Templo al la dio Serapo").

Ne estas pruvite, ke Sokrato de Konstantinopolo poste profitis de la instruoj de la sofisto Trojlo de Sido (351-413)[1]. Neniu certeco ekzistas pri la preciza vivokupo de Sokrato, kvankam oni povas konkludi el lia verko, ke li estis laiko.

En pli postaj jaroj, li vojaĝis kaj vizitis, interalie, Paflagonion kaj Kipron.

La Historia Ecclesiastica

[redakti | redakti fonton]

La historio kovras la jarojn 305 ĝis 439, kaj fakuloj kredas, ke ĝi estis finita en 439 aŭ baldaŭ poste, kaj certe dum la vivo de imperiestro Teodozio la 2-a, t.e., antaŭ 450. La celo de la historio estas daŭrigi la laboron de Eŭzebio de Cezareo. Ĝi rakontas en simpla greka lingvo tion, kion la Eklezio spertis de la tempo de Konstanteno ĝis la tempo de la verkisto.

Ekleziaj malkonsentoj okupas la unuan planon, ĉar kiam la Eklezio estas en paco, estas nenio, kion la eklezia historiisto povas rakonti. En la antaŭparolo al Libro 5, Sokrato defendas traktadon de Arianismo kaj politikaj eventoj krom verki pri la eklezio.

La rakonto de Sokrato estas laŭ multaj aspektoj bone ekvilibrita. Li zorgas ne uzi hiperbolajn titolojn kiam li aludas al elstaraj personecoj en la eklezio kaj la registaro kaj li eĉ kritikas Eŭzebion pro liaj troaj laŭdoj al imperiestro Konstanteno la Granda en lia "De Vita Constantini".

La Historia Ecclesiastica estas unu el la malmultaj fontoj de informoj pri Hipatia, la ina matematikistino kaj filozofino de Aleksandrio, kiu estis brutale murdita de homamaso, supozeble laŭ ordono de la Patriarko Cirilo de Aleksandrio (370-444).

Sokrato prezentas la murdon de Hipatia kiel tute politike motivita kaj ne mencias iun ajn rolon, kiun la novplatonismo de Hipatia eble ludis en ŝia morto, argumentante anstataŭe, ke ŝi estis mortigita pro subteno de la loka prefekto Oresto en lia politika lukto kontraŭ Cirilo.

Sokrato sendube kondamnas la agojn de la homamaso, deklarante: "Certe nenio povas esti pli malproksima de la spirito de kristanismo ol la permeso de masakroj, bataloj kaj tiaj transakcioj."

Oni ofte supozas, ke Sokrato estis sekvanto de Novacianismo, sed tio baziĝas sur la fakto, ke li donas multajn detalojn pri la Novacianistoj, kaj parolas pri ili malavaraj vortoj, kiel li faras pri Arianoj kaj aliaj grupoj. Li parolas pri si mem kiel apartenanta al la eklezio.

Sokrato asertas, ke li ŝuldis la impulson skribi sian verkon al iu Teodoro, kiu estas aludita en la antaŭparolo al la dua libro kiel "sankta homo de Dio" kaj tial li ŝajne esti monaĥo aŭ unu el la pli altaj klerikoj.

La nuntempaj historiistoj Sozomeno kaj Teodoreto de Ciro estis kunigitaj kun Sokrato en kompilaĵo de la sesa jarcento, kiu obskuris iliajn diferencojn ĝis antaŭ nelonge, kiam iliaj individuaj portretadoj de la serio de kristanaj imperiestroj estis distingitaj unu de la alia kaj kontrastitaj de Hartmut Leppin (n. 1963), "Von Constantin dem Großen zu Theodosius II" ("Elde Konstanteno la Granda ĝis Teodozio la 2-a", Göttingen, 1996).

Eldonoj kaj tradukoj

[redakti | redakti fonton]

La "Historia Ecclesiastica" estis unue eldonita en la greka fare de Robert Estienne, surbaze de Reĝa Kodekso, 1443 (Parizo, 1544); traduko en la latinan fare de John Christopherson (1612)[2] estas grava pro ĝiaj variaj legaĵoj. La fundamentan fru-modernan eldonon, tamen, produktis Henricus Valesius (Parizo, 1668), kiu uzis la Codex Regius, Codex Vaticanus, kaj Codex Florentinus, kaj ankaŭ utiligis la nerektan tradicion de Theodorus Lector (Codex Leonis Alladi).

La teksto estis redaktita en Patrologia Graeca. La novan kritikan eldonon de la teksto redaktis "Gottfried Christian Hansen", kaj publikigis en la serio "La grekaj kristanaj verkistoj" [3] (Berlino: Akademie Verlag, 1995). Angla traduko de Andreas Constantin Zenos[4] estis publikigita en Nicene and Post-Nicene Fathers. Redaktita de Philip Schaff kaj Henry Wallace (1940-1932)[5]. (Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1890).

Pli lastatempe (2004-2007), la Historio de Sokrato estis publikigita en kvar dulingvaj (greka/latina kaj franca) volumoj fare de Pierre Maraval (1936-2021) en la kolekto Sources chrétiennes.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Theresa Urbainczyk, Socrates of Constantinople, University of Michigan Press, Ann Arbor 1997 ISBN 0-4721-0737-2

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]