Eutropius (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eutropius
Persona informo
Eutropius
Naskiĝo
Morto 30-an de novembro 399 (0399-11-30)
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo politikistoverkistohistoriisto vd
Verkado
Verkoj Breviarium vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eutropius (mortis post 390 p.K.) estis romia historiisto de Malfrua Antikveco kiu verkis ĉ. la jaro 390 Breviarium ab urbe condita kie prezentatas la historio de la Romia Imperio disde la fondo de Romo ĝis la morto de imperiestro Joviano en 364.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis sub imperiestro Juliano la Apostato en 363 kampanjon kontraŭ la persoj. Sub imperiestro Valento li deĵoris kiel sekretario sekreta (magister memoriae) kaj vickonsulo de Azio. Laŭ ties komisio li verkis en dek volumoj historion de la romanoj ĝis la morto de la antaŭulo de Valento. Ĝi estas en facila latina lingvo, bone komprenebla kaj laŭdinda pro objektivaj konkludoj kaj prijuĝoj enverkaj.

La laboraĵo evidentiĝis ĉiam tre utila ankaŭ pro ĝia relativa mallongeco kaj ofte legitis kaj relegitis. Faritis de ĝi eĉ traduko en la helenan fare de la samtempulo Paeanius el Sirio kaj de Capito. La verkon plilongigis poste Paŭlo Diakono ene de sia verko Historia Romana. Novan pligrandigon kaj plurakonton ĝis Leono la 5-a la Armena ni ricevis je Historia miscella de Landolfus Sagax (ĉirkaŭ la jaro 1000; ĝin eldonis Eyssenhardt en Berlino 1869). La unua moderna tekstkritika eldono elfaritis de Hans Droysen ĉe Monumenta Germanica historica (Berlino 1878).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, p. 193 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]