Sienito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sienito

Sienito estas plutona mineralo, kiu konsistas precipe el alkala feldspato kaj glimoamfibolo. Ĝi diferencas de granito per tio, ke kvarco mankas aŭ ekzistas nur en malgranda kvanto, malpli ol dudek-ono.

La nomo sienito origine estis uzata por granita variaĵo trovata ĉe Asuano, kies malnova nomo Siene inspiris la nomon.

Sienito estas trovebla nur en malmultaj lokoj, ekzemple orienta Usono (Nov-Anglio, Novjorkio), Arkansaso, Montano, Svislando, Germanio, Norvegio. Lokaj trovejoj estas en Bulgario (Plovdiv), Rumanio (Ditrău, kp. pri ditroito) kaj Malavio.