Lazurŝtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piedras preciosas lapislázuli.
Lazurŝtono.

Lazurŝtono, aŭ neologisme lapislazuro (de la latina lapis, 'ŝtono', kaj de la klasika araba lāzaŭard, devena siavice de la persa lağvardlažvard, devena siavice de la sanskrita rājāvarta, 'buklo de reĝo') estas gemo de karaktera transmara blua koloro, tre aprezata en juvelarto ekde la antikveco.

La lazurŝtono estas roko uzita kiel gemo (duonvalora), komponita de lazurito, malplimulto de ekzemple pirito kaj calcito, malpli multe ankaŭ de diopsido kaj sodalito.

Lazurŝtono uziĝis jam antaŭ 7 000 jarojn kiel gemo, do kiel valoraj ornamaj ŝtonoj. La ŝtonoj estis la plej multekostaj el la gemoj de antikva Egiptio kaj mortintaj faraonoj ricevis ilin por la vojaĝo al la postmorta mondo. Pro sia multekosteco tamen ankaŭ en antikva Egiptio unuafoje aperis trompocele faritaj falsigoj de lazuritoj kaj turkisoj per blue respektive bluverde farbita vitro.

La plej bonaj trovejoj situas en la okcidento de la alta montaro Hindukuŝo en la provinco Badaĥŝan de Afganio. En la afgania interna milito de la lastaj tri jardekoj de la 20-a jarcento la rego de la valo Panĝir, krom sia armee strategia signifo, aparte gravis pro la minejoj de la internacie multekoste vendeblaj lazuritoj. La minejo de la urbo Badaĥŝan, en kiu ankoraŭ nuntempe troviĝas lazuritoj, jam funkciis dum la epoko de antikva Egiptio.

Pliaj trovejoj estas Ovalle en Ĉilio, Malobistrinskoje ĉe la Bajkala lago en Siberio kaj Kalifornio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lapislázuli en la hispana Vikipedio.