Sketa dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uedo Natrun)
Monaĥejo de Sankta Makario

La Uedo Natrun aŭ Sketa dezerto (araba por "natra valo"; kopte: Ϣⲓϩⲏⲧ, greke ScetisScetes) estas valo situanta 80 km sude de la egiptia havenurbo Aleksandrio, en provinco Buhajra, Egiptio, entenante la urbon kun sama nomo. La nomo referas al ĉeesto de ok diversaj lagoj en la regiono, kiuj produktas natran salon. La moderna kemia simbolo por natrio, Na, estas derivaĵo de la latina nomo de elemento „natrium”, kiu mem venis de la natro. En la kopta lingvo, la regiono estis konata kiel Ŝi-hajt, signifante ekvilibro de la korojmezuro de la koroj. En la greka lingvo, ĝi estas konata kiel Scetes, kiu signifas asketojn. En la kristana literaturo, la regiono estas nomata kiel la Nitria dezerto. En la antikva epoko, natro estis minata por uzo de la egiptaj entombigaj ritoj (mumiigoj).

En la Sketa dezerto evoluis frukristana monaĥa vivo jam ekde la 4-a jarcento – krom lokoj kiel Nitria (Natro-lago) kaj la Kellia (ĉela dezerto) -, la emerita komunumo. Tien retiriĝis – laŭ ekzemplo de Sankta Antonio - kristanoj, precipe el la proksima urbego Aleksandrio. Inter ili estis Sankta Arsenio, Makarios la egiptano, Mozeo la etiopiano kaj Makarios de Aleksandrio. En la dezerto troviĝas ankaŭ hodiaŭ 4 monaĥejoj: