Provinco Buhajra
provinco Buhajra محافظة البحيرة
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Damanhur |
Areo | 10 130 km² |
Loĝantaro | 4 737 129 |
ISO-kodo | EG-BH |
![]() provinca flago
| |
Buhaira respektive El aŭ Al Buhaira (arabe محافظة البحيرة, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Buḥaira, Buhajra, Buhayra, Biheira aŭ Beheira) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 4 737 129 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Damanhur.
La teritorio situas en la nordokcidento de la delto de la rivero Nilo. La provinco limas norde je la Mediteranea Maro, oriente je la provincoj Kafr aŝ-Ŝejĥ, Garbija kaj Minufija, sude je la provinco 6-a de Oktobro kaj okcidente je la provincoj Matruh kaj Aleksandrio. La teritorio etendiĝas ĝis la Uedo Natrun en la Libia Dezerto. La provinca ĉefurbo Damanhur situas en distanco de proksimume 135 kilometroj de Kairo.
Aleksandrio (al-Iskandarija) • Asjut • Asuano • Beni Suef (Bani Suŭaif) • Buhajra (al-Buhaira) • Dakahlija (ad-Dakahlija) • Dumjat • Fajum (al-Fajum) • Garbija (al-Gharbija) • Gizo (al-Ĝiza) • Helŭan • Ismailija (al-Ismaʿilija) • Kafr aŝ-Ŝejĥ • Kairo (al-Kahira) • Kaljubija (al-Kaljubija) • Kina • Luksoro (al-Uksur) • Matruh • Minja (al-Minja) • Minufija (al-Minufija) • Norda Sinajo (Ŝimal Sina) • Nova Valo (Al-Ŭadi al-ĝadid) • Port Said (Bur Saʿid) • Ruĝa Maro (al-Bahr al-ahmar) • Saŭhaĝ • 6-a de Oktobro (As-Sadis min Uktubar) • Suda Sinajo (Ĝanub Sina) • Suezo (as-Suŭais) • Ŝarkija (aŝ-Ŝarkija)