La provinco Suda Sinajo respektive Ĝanub Sina (arabeمحافظة جنوب سيناء, latinliterigo Muḥāfaẓat Ǧanūb Sīnāʾ respektive Muhāfazat Ĝanūb Sīnāʾ) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 149 335 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo at-Tur. Kiel la provinca nomo indikas, la teritorio kovras la sudan parton de la duoninsulo Sinajo.