Provinco Asuano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Asuano
Provinco
AswanHighDamSouth.jpg
Governadorat dAswan.svg
Emblem Aswan Governorate.jpg
FlagoBlazono

LandoEgiptio

Supermara alteco179 m [+]
ĈefurboAsuano
- koordinatoj24° N, 33° O (mapo)23.5932.82Koordinatoj: 24° N, 33° O (mapo)
Areo62 726 km² (6 272 600 ha) [+]

Loĝantaro1 473 975 [+] (28-a de marto 2017)
Denseco23,5 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2EG-ASN

Provinco Asuano (Tero)


Provinco Asuano

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Aswan Governorate [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Asuano, en Esperanto malofte ankaŭ nomata Asŭan(o)Asvan(o) (arabe محافظة أسوان, latinliterigo Muḥāfaẓat Aswān respektive Muhafazat Asŭan) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 1 184 432 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Asuano. La provinca teritorio situas en la sudo de la lando, en la antikva regiono Supra Egiptio, je ambaŭ bordoj de la rivero Nilo.

La provinco limas norde je la provinco Kina, oriente je la provinco Ruĝa Maro (Al-Bahr al-ahmar), sude je la ŝtato Sudano kaj okcidente je la provinco al-Ŭadi al-ĝadid. Parto de la provinca teritorio estas la Naserlago kaj la Alta Baraĵo de Asuano, kaj la plej orienta parto de la provinco jam estas parto de la dezerto Saharo.

Urboj[redakti | redakti fonton]

  • Edfu (arabe إدفو, Idfū)
  • Kom Ombo (كوم أمبو, Kūm Umbū)
  • Darau (دراو, Darau)
  • Asuano (أسوان, Aswān)
  • Abu Simbel (أبو سمبل, Abū Simbal)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]