Saltu al enhavo

Sableroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri esperantlingva libro. Por granula materio rigardu la paĝon Sablo.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sableroj
Sableroj
Sableroj
Aŭtoro Marie Hankel
Eldonjaro 1911
Urbo Lepsiko
Eldoninto Germana Esperanto-Librejo
Paĝoj 92
Vikifontaro Sableroj
vdr

Sableroj [1] [2] estas la titolo de kolekto de poemoj kaj prozaĵoj de Marie Hankel, verkitaj originale en Esperanto. La 92-paĝa libreto aperis en la jaro 1911 ĉe Germana Esperanto-Librejo en Lepsiko. Samloke, Ferdinand Hirt & Sohn prizorgis duan eldonon en 1922.

Citaĵo
 Poemetoj kaj prozaj pecoj. Ili elspiras la parfumon de dolĉaj rememoroj pri pasintaj kongresoj, de la lojaleco al nia komuna afero. 
— 1911, Alfred Edward Wackrill, The British Esperantist, p. 151
Citaĵo
 Sub tiu nomo nia konata samideanino modeste dediĉas sian laboron, kiel kotizaĵon al la eterna konstruaĵo de nia homa kulturo. Bele presita verko ĝi estas kaj tre imitinda estas ĝia preskaŭ tuta manko de preseraroj. La sableroj konsistas el poemetoj kaj prozaj pecoj kaj elspiras la parfumon de dolĉaj rememoroj pri pasintaj kongresoj, de lojaleco al nia komuna afero kaj de sentima konfido al ĝia estonteco. Se en tia bela ĝardeno estas permesate elekti unu floreton por aparta admiro, mi konfesas, ke tuŝas min la aludo pri Sankta Kristofero kiel prototipo de la Esperantistoj, kiuj prenis sur sin ŝarĝon ŝajne malpezan sed poste ĉiam pligrandiĝantan. Niaj fortoj kreskadu egalpaŝe kun niaj devoj. 
— A.E.W. La Brita Esperantisto - Numero 080, Aŭgusto (1911)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj

[redakti | redakti fonton]