Sablo (heraldiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri heraldika koloro. Por granula materio rigardu la paĝon Sablo. Por esperantlingva libro legu la artikolon Sableroj.

Sablo estas la heraldika nigro, unu koloro el la grupo de la farboj.

Ĝi estas profunda koloro, same kiel la aliaj farboj (gorĝo, lazuro, sinoplo...), por bone kontrasti kun la helaj koloroj de la metaloj (oro kaj arĝento).
Oni ĝin bildigas per horizontalaj kaj vertikalaj haĉoj kiam koloroj ne disponeblas.
Sablo referencas al la tradicia anglo-normanda terminaro (france kaj angle sable) kiu fontas verŝajne el zibelo kaj ties nigra felto. Cetere, prae, "sablo" funkciis kiel pelto.
Sablo oftas sur la blazonoj, sed ĉefe sur la germanaj.