Gorĝo (heraldiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gorĝo estas la heraldika ruĝo, unu koloro el la plej oftaj el la grupo de la farboj.

Ne gravas la ruĝa nuanco, ĝi nur estu profunda koloro, same kiel la ceteraj farboj (lazuro, sablo, sinoplo,...), por bone kontrasti kun la helaj koloroj de la metaloj (oro kaj arĝento).
Oni ĝin bildigas per vertikalaj haĉoj, kiam koloroj ne disponeblas.
Gorĝo referencas al la tradicia anglo-normanda terminaro (france gueules, angle gules) kiu fontas el la gorĝoj de foinoj, laŭdire uzataj kiel feltoj. Pli verŝajne, ĝi fontas el teknika vorto uzataj de la mezepokaj tinkturistoj por nomi la ruĝan tinkturon.