Sankta Ursulo de Kolonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Martireco de Ursulo kaj de ŝiaj kamaradinoj

Sankta Ursulo de Kolonjo, patronino de la virgulinoj, laŭlegende estis brita princino. Ŝia signo estas la sago, ŝia memortago la 21-a de oktobro. Pleje konata bildo pri ŝia martiro estis pentrita de Vittore Carpaccio (Akademio de Venecio).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dezirate fare de nekristana princo ŝi petis tri jarojn da pripensotempo. Dume ŝi pilgrimis kun 11.000 virgulinoj boate tra Kolonjo al Bazelo kaj poste piede ĝis Romo. Revenante ili estis atakitaj fare de armeo de Hunoj proksime de Kolonjo.

Legendoekspliko[redakti | redakti fonton]

Verŝajne tiu ĉi legendo devenis el enskribaĵo ĉe la Kirko Sankta Ursulo en Kolonjo pri martira morto de virgulinoj el la 4-a jarcento. Tiu ĉi preĝejo estis iama konventa (ĝis 1802). Ekde 1155 skeletoj amase - inter ili ankaŭ viraj - estis elfositaj sur la kampo Ager Ursulanus. Paralele estis notita revelacio privata de la abatino Elisabeth von Schönau; ambaŭ aferoj intermiksiĝis kreonte legendon mirindan.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, S. 967, kio legeblas interrete tie ĉi.