Ursulo de Kolonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Ursulo de Kolonjo
Persona informo
Naskiĝo 4-a jarcento
en Kornvalo
Morto 385
en Kolonjo
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Hospitalo de Sankta Johano vd
Lingvoj kornvalabretona vd
Ŝtataneco Roma regnoDumnonia vd
Familio
Patro Dionotus vd
Edz(in)o Conan Meriadoc vd
Infanoj Gadeon vd
Profesio
Aktiva dum 4-a jarcento–4-a jarcento vd
Sanktulo
Festotago 21-a de oktobro
Atributoj sago
Patroneco virgulinoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Martireco de Ursulo kaj de ŝiaj kamaradinoj

Sankta Ursulo de Kolonjo, patronino de la virgulinoj, laŭlegende estis kristana bretonia princino de la 4-a jarcento, kiun volis edzinigi nekristana princo el Anglio (eble el la kelta regno Dumnonia en Kornvalo). Ŝia signo estas la sago, ŝia memortago la 21-a de oktobro. Plej konata bildo pri ŝia martiro estis pentrita de Vittore Carpaccio (Akademio de Venecio).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dezirate fare de nekristana princo de Anglio ŝi petis kaj ricevis tri jarojn da pripensotempo. Dume ŝi pilgrimis kun laŭlegende 11 000 virgulinoj, ĉiukaze en granda pilgrima grupo, boate per la Manika markolo kaj la Rejno tra Kolonjo al Bazelo kaj poste piede ĝis Romo. Revenante ili estis atakitaj fare de armeo de Hunoj proksime de Kolonjo.

Klarigo pri la legendo[redakti | redakti fonton]

Verŝajne tiu ĉi legendo devenis el enskribaĵo ĉe la Kirko Sankta Ursulo en Kolonjo pri martira morto de virgulinoj el la 4-a jarcento. Tiu ĉi preĝejo estis iama konvento (ĝis 1802). Ekde 1155 skeletoj amase - inter ili ankaŭ viraj - estis elfositaj sur la kampo Ager Ursulanus. Paralele estis notita revelacio privata de la abatino Elisabeth von Schönau; ambaŭ aferoj intermiksiĝis kreonte legendon mirindan.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

En la nuntempa geografio, aparte la virgulinaj insuloj, dividitaj inter Portoriko, Usono kaj Britio, en la Kariba Maro memorigas pri la virgulina pilgrima grupo de la princino Ursula.

Fontoj[redakti | redakti fonton]