Ursulo de Kolonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Ursulo de Kolonjo
Hans Memling 075.jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-a jarcento
en Kornvalo
Morto 385
en Kolonjo
Mortis pro hommortigo [#]
Tombo Hospitalo de Sankta Johano [#]
Lingvoj kornvalabretona [#]
Ŝtataneco Roma regnoDumnonia [#]
Familio
Patro Dionotus [#]
Edz(in)o Conan Meriadoc [#]
Infanoj Gadeon [#]
Profesio
Aktiva dum 4-a jarcento–4-a jarcento [#]
Sanktulo
Festotago 21-a de oktobro
Atributoj sago
Patroneco virgulinoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Martireco de Ursulo kaj de ŝiaj kamaradinoj

Sankta Ursulo de Kolonjo, patronino de la virgulinoj, laŭlegende estis brita princino. Ŝia signo estas la sago, ŝia memortago la 21-a de oktobro. Pleje konata bildo pri ŝia martiro estis pentrita de Vittore Carpaccio (Akademio de Venecio).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dezirate fare de nekristana princo ŝi petis tri jarojn da pripensotempo. Dume ŝi pilgrimis kun 11.000 virgulinoj boate tra Kolonjo al Bazelo kaj poste piede ĝis Romo. Revenante ili estis atakitaj fare de armeo de Hunoj proksime de Kolonjo.

Klarigo pri la legendo[redakti | redakti fonton]

Verŝajne tiu ĉi legendo devenis el enskribaĵo ĉe la Kirko Sankta Ursulo en Kolonjo pri martira morto de virgulinoj el la 4-a jarcento. Tiu ĉi preĝejo estis iama konvento (ĝis 1802). Ekde 1155 skeletoj amase - inter ili ankaŭ viraj - estis elfositaj sur la kampo Ager Ursulanus. Paralele estis notita revelacio privata de la abatino Elisabeth von Schönau; ambaŭ aferoj intermiksiĝis kreonte legendon mirindan.

Fontoj[redakti | redakti fonton]