Forĝita fero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La Eiffel-Turo estis konstruita el pudlita fero, nome formo de Forĝita fero
Ferpiliero ĉe Delhi, Barato, enhavanta 98% el forĝita fero

Forĝita fero estas alojo el fero kun tre malalta enhavo de karbo (malpli ol 0.08%) en kontrasto al gisfero (2.1% al 4%), kaj havas fibrecajn enfermaĵojn konataj kiel ŝlako ĝis 2% laŭ pezo. Ĝi estas duon-fuziita maso el fero kun ŝlakaj enfermaĵoj kiu havigas al ĝi "grenecan" aspenton similan al ligno, kiu estas videbla kiam ĝi estas eĝita aŭ faldita ĝis la rompopunkto. Forĝita fero estas rezista, maleebla, duktila, dratigebla, malkorodema kaj facile veldata. Antaŭ la disvolvigo de efektivaj metodoj de ŝtalproduktado kaj de la disponeblo de grandaj kvantoj el ŝtalo, forĝita fero estis la plej ofta formo de maleebla fero. Malgranda kvanto de forĝita fero estis uzata kiel kruda materialo por refajnigi ĝin al ŝtalo, kiu estis uzata ĉefe por produkti glavojn, manĝilojn, ĉizilojn, hakilojn kaj aliajn eĝenhavajn ilojn same kiel risortojn kaj fajlilojn. La mendo de forĝita fero atingis sian pinton en la 1860-aj jaroj kun la adaptado de kirasŝipoj kaj fervojoj. Tamen, kiam pliboniĝis la propraĵojn kiaj fajneco de karboŝtalo, ĝi iĝis malplikosta kaj pli amplekse disponebla ol la forĝita fero, kies uzado tiam malpliiĝis.

Multaj aĵoj, antaŭ ili estas farataj el karboŝtalo, estis produktitaj el forĝita fero, kiaj nitoj, najloj, drato, ĉenoj, fervojoj, fervojaj ligiloj, akvotuboj kaj vaportuboj, ŝraŭboj, ŝraŭbingoj, hufumoj, apogreloj, balustradoj, vagonradoj, teniloj por lignaj tegmentaj ĵaluzitraboj, kaj ornama ferarto.[1]

Forĝita fero jam ne plu estas produktita je komerca skalo. Multaj produktoj priskribitaj kiel forĝita fero, kiaj gvardreliloj, ĝardena meblaro[2] kaj kradoj, estas faritaj el karboŝtalo. Ili retenas tiun priskribon ĉar en la pasinto ili estis forĝitaj (laboritaj) permane.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gordon, Robert B (1996), American Iron 1607–1900, Baltimore and London: Johns Hopkins University Press, ISBN 0-8018-6816-5<Some but not all of these items mentioned.> 
  2. "Wrought Iron: A Patio Furniture dream", cnet reviews. Kontrolita 2009-09-29.
  3. Daniel, Todd (3a de Majo, 1997), Clearing the Confusion Over Wrought Iron, http://www.artmetal.com/project/NOMMA/WROUGHT.HTM, konsultita 2008-01-05

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • BEALER, Alex W.. (1995) The Art of Blacksmithing. Edison, NJ: Castle Books, p. 28–45. ISBN 0-7858-0395-5.
  • GORDON, Robert B. (1996) American Iron 1607–1900. Baltimore and London: Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-6816-5.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wrought iron en la angla Vikipedio.