Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/10

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac Newton
Isaac Newton

Sir Isaac NEWTON [AJzak NJUtan] (ofte esperantigita kiel Neŭtono; naskiĝis la 4-an de januaro 1643 en Woolsthorpe-by-Colsterworth, Anglio; mortis la 31-an de marto 1727 en Londono; [25-a de decembro 1642 – 20-a de marto 1727 laŭ julia kalendaro]) estis grava brita matematikisto, fizikisto kaj alĥemiisto, numerologo, la plej elstara sciencisto de sia epoko.

En 1669, Isaac Newton fariĝis lukasa profesoro de matematiko en la Triunua Kolegio (Trinity College) de la Universitato de Kembriĝo.

Li eltrovis la tri leĝojn de fizika movo, la leĝon de universala gravito kaj infiniteziman kalkulon (Leibniz sendepende ankaŭ eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la reflektantan teleskopon. Sed, super ĉio, la fiziko de Newton klarigis la astronomion de Koperniko kaj Keplero, kiu metis la Sunon, ne la Teron, ĉe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de Aristotelo, nek la eltrovoj de Galileo povis klarigi la kopernikan sistemon. Per tio, Newton firmigis modernan sciencon en la mondbildon de la Okcidento kaj instigis la iluminecon de la 18-a jarcento.

La fiziko de Newton, la klasika mekaniko, staris sen defio ĝis la 20-a jarcento, kiam alvenis la fiziko de Albert Einstein kaj la kvantuma mekaniko.

Aparte de liaj elegantaj, sintezantaj formuloj, Newton enkondukis al fiziko la ideon de forto, kiu povas agi trans distanco, kiel ekzemple gravito. La ideo verŝajne devenas de la esploroj de Keplero pri planeda moviĝo kaj de tiuj de Gilberto pri magnetismo. La fiziko de Galileo, kompare, estis tute mekanika.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Samarkando - Nizo - Penicilino