William Gilbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la angla fizikisto kaj astronomo William Gilbert. Por aliaj signifoj vidu la paĝon William Gilbert (apartigilo).
William Gilbert

William Gilbert.jpg

Naskiĝo 24-a de majo 1544
en Colchester, Anglio
Morto 30-a de novembro 1603 (59-jara)
en Londono, Anglio
Civitaneco Kingdom of England
Alma mater St John's College
v  d  r
Information icon.svg

William GILBERT, foje literumata ankaŭ Gilberd (naskiĝis la 24-an de majo 1544, mortis la 30-an de novembro 1603) estis angla kuracisto, fizikisto kaj natura filozofo. Li pasie malakceptis kaj la tiutempe regantan aristotelan filozofion kaj la lernejajn metodojn de universitata instruado. Nuntempe li konatas grandparte pro sia libro De Magnete ("pri la magnetoj", 1600), kaj konsideriĝas unu el la kreintoj de la terminoj "elektro" kaj "magnetismo".

Unuo de magnetomova forto, ankaŭ konata kiel magneta potencialo, estis nomata "gilberto" je lia honoro.