Lumporta etero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri (forlasata) fizika teorio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon etero.

La lumporta etero estas hipoteza elasta substanco, penetranta ĉiujn korpojn, per kiu propagiĝas la lumo sammaniere kiel la sonaj ondoj propagiĝas per vibroj de aero. Etero estus ankaŭ la peranto de fizikaj efektoj kiel la gravito aŭ la elektromagnetaj fortoj.

Etero estas malnova fizika nocio. René Descartes provis klarigi la astrajn movojn kiel kirloj da etero; kaj Isaac Newton, nekontenta de la ideo pri forto trairanta vakuon, koncedis pri «subtila spirito kiu penetras la solidajn korpojn», per kiuj la korpoj altiras unuj la aliajn.

En 1678, Christiaan Huygens propopnas ondan teorion pri lumo; kiel aliaj fizikistoj, li supozis ke la lumo propagiĝis tra fluaĵo, kiu plenigus la tutan universon, ĉar la lumon de steloj ni ricevas.

La eksperimentoj de Thomas Young kaj Augustin Fresnel pruvis la ondan econ de la lumo kaj igis la eteron nepra kiel portanto de vibroj, ĉar oni tiam ne imagis, ke la vakuon oni povas travibri. William Thomson proponis, ke etero ankaŭ propagus la elektrajn kaj magnetajn fortojn.

Sed la etera fluidaĵo havas strangajn ecojn. Ĉar la lumo estas transversa ondo, etero estu solida kaj samptempe estu infinite flua (viskozeco nula) ĉar ĝi ne bremsas la planedajn movojn.

Laŭ Fresnel, la etero estas ĉie senmova en la spaco, do la Tero kaj planedoj moviĝas rilate al ĝi: oni povus mezuri eteran venton. Laŭ George Gabriel Stokes, la etero estas senmova laŭ la materio, do ĝi estus kuntrenata de Tero.

La eksperimentoj de François Arago, en 1810 pri la "etera vento" kaj ĉefe la eksperimento de Michelson-Morley en 1887 fine pruvis, ke la lumrapido ne varias laŭ la tera pozicio, kio instigis Ernst Mach forlasi la nocion pri etero.

La negativa rezulto de la eksperimento de Michelson kaj Morley kaj aliaj, kiel la eksperimento de Trouton-Noble, neprigis novajn teoriojn kiel la specialan teorion de relativeco, kiu ne bezonas eteron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]