François Arago
François Arago | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
François Arago | |||||
Naskonomo | Dominique François Jean Arago Roig | ||||
Naskiĝo | 26-an de februaro 1786 en Estagel | ||||
Morto | 2-an de oktobro 1853 (67-jara) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise [#] | ||||
Religio | ateismo [#] | ||||
Lingvoj | franca • kataluna [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Lycée François-Arago • Franca Politeknika Lernejo [#] | ||||
Partio | sen valoro [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Arago family [#] | ||||
Patro | François Bonaventure Arago [#] | ||||
Patrino | Marie Arago [#] | ||||
Gefratoj | Jean Arago • Jacques Arago • Étienne Arago • Victor Arago • Joseph Arago [#] | ||||
Infanoj | Emmanuel Arago • Alfred Arago [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo • matematikisto • fizikisto • politikisto • universitata instruisto • biografo • verkisto [#] | ||||
Laborkampo | fiziko • astronomio [#] | ||||
Aktiva en | Parizo [#] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
François Jean Dominique Arago (naskiĝis la 26-an de februaro 1786 en Estagel (apud Perpignan), Francio, mortis la 2-an de oktobro 1853 en Paris) estis matematikisto, fizikisto, astronomo kaj politikisto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Filo de François Bonaventure Arago kaj Marie-Anne Roig, li estis la pli aĝa de sia frataro, la kvin aliaj fratoj Arago estis:
- Jean (1788-1836), kasisto en ateliero de Perpignan, kaj poste militisto en Meksiko;
- Jacques (1790-1854), verkisto, desegnisto kaj esploristo;
- Victor (1792-1867), politeknisto kaj militisto;
- Joseph (1796-1860), militisto en la meksika armeo;
- Étienne (1802-1892), dramisto kaj politikisto, urbestro de Parizo en 1870.
François havis inklinon al artilerio. Li studis matematikon kaj aliajn fakojn de Joseph-Louis Lagrange kaj eniris fine de 1803 al Franca Politeknika Lernejo de Parizo, kiu ne plaĉis al li. En la sekvanta jaro, eniris observatorion de Parizo kaj komencis laboron pri meridianoj.
En optiko, Arago estis adepto de onda teorio. Kun Jean-Baptiste Biot, li kalkulis la refrakto-indicon de aero kaj aliaj gasoj.
En 1825 li estis komisiita kun Pierre Louis Dulong por determini la vaportension de akvo sub premoj je 30 atmosferoj. Liaj aliaj studoj estis pri astronomio, magnetismo kaj lumo-polarigo. Li determinis ekzemple, la diametron de planedoj.