Sorĉado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sorĉo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Sorĉistinoj de Hans Baldung (ksilografiaĵo), 1508

Sorĉadosorĉismo estas nocio kiu en la etnologio kaj en la religiscienco signifas la uzon de magiaj potencoj kaj praktikoj por resanigi, vidi en la estontecon, kaŭzi damaĝon aŭ por religio pro tio ke sorĉist(in)o aŭ ŝamano deklaras havi kontakton kun supozataj supernaturaj fortoj (demonoj, praulaj spiritoj, naturo kaj aliaj)[1].

Sorĉoj estas uzataj aŭ por la protektado de la propra persono, de la komisiinto aŭ protektoserĉanto aŭ por defendo kontraŭ malamikaj potencoj (defendosorĉo), ankaŭ por damaĝi al ekkonitaj aŭ supozitaj malamikoj (damaĝosorĉo). Plej ofte temas pri analogisorĉo, en kiu simbolaj agoj kaŭzu analogian sukceson en la realo (ekzemple: kion la sorĉisto faras je pupo, tio okazu je la intencita viktimo).

Moderna sorĉismo[redakti | redakti fonton]

Multaj sorĉist(in)oj de la 21-a jarcento, precipe en Eŭropo kaj Nordameriko, uzas sorĉadon pli kiel spiritan vivmanieron kaj malpli fokusas specifan tradicion. La du plej oftaj "specoj" de tiaj sorĉist(in)oj estas wicca kaj verdaj sorĉistinoj.

Viko (wicca)[redakti | redakti fonton]

Sorĉado estas malsama tra la mondo kaj povas esti vidita kiel bona aŭ malbona, depende de kie vi estas. Romantika sorĉada bildo aperis en la 19-jarcento, kaŭzante la ekeston de novpaganaj grupoj kiel ekzemple Wicca.

Hodiaŭ, multaj homoj praktikas pacan specon de sorĉado, nomata Viko (angle: wicca). Moderna sorĉado (wicca), radikale rompas kun tiu stereotipa bildo kaj emfazas pozitivajn aspektojn kiel ekzemple unueco kun la naturo kaj la egaleco de viroj kaj virinoj.

Verda sorĉismo[redakti | redakti fonton]

Verda sorĉismo povas esti rigardita kiel modifo de tradicia sorĉado, asimilante elementojn de viko (wicca) kaj ŝamanismo. Verda sorĉismo pli fokusas la kulton de la naturo en kiu ritoj ludas sufiĉe malgravan rolon. Kunlabori proksime kun la naturo kaj altnivela scio pri flaŭro kaj faŭno estas karakterizaĵoj de verdaj sorĉismo[2].

Sorĉado en fabeloj[redakti | redakti fonton]

Fabeloj raportas pri personoj kun kapabloj sorĉi, interalie sorĉistoj, feoj, sorĉistinoj, spiritoj kaj homoj kun sekretaj scioj.

Popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Sorĉado ofte vidiĝas en arto kaj kino. Multaj filmoj temigis sorĉistinojn kaj sorĉadon kiel ekzemple en Bewitched (Sorĉita), Harry Potter, The Wizard of Oz (La sorĉisto de Oz), Hocus Pocus kaj Rosemary's Baby.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri sorĉo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

Citaĵo
 Lerteco sorĉon ne bezonas. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harmening, Dieter: Wörterbuch des Aberglaubens Reclams Universal-Bibliothek (2005), ISBN 3-15-010553-6
  • Wilhelm Schwartz: Volkstümliche Schlaglichter, Zschr. d. Vereins für Volkskunde 1 (1891), S. 17-36, 220 und 279-22; 2 (1892), S. 245 ff.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (ru) Sorĉado, Granda Rusia Enciklopedio en 30 volumoj, S. L. Kravets, 2009, 751 p., ISBN 978-5-85270-345-3 .
  2. (de) Arin Murphy-Hiscock, Grüne Magie: Heilende Kräuter, Pflanzen, Tränke und Öle,1-a germana eldono, MVG Verlag, 2019, ISBN 3-7474-0090-6.
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-28.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]