Brita registaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Brita registaro, en angla Government of the United Kingdom, formale referencata kiel Her Majesty's Government, estas la centra registaro de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando . Ĝi estas ankaŭ ofte referencata simple kiel UK GovernmentBritish Government (Brita Registaro).[1][2]

La registaro estas estrita de la Ĉefministro, kiu elektas la ceterajn ministrojn. La Ĉefministro kaj la aliaj ĉefaj ministroj apartenas al la suprema decida komitato, konata kiel la Kabineto.[3] La registaraj ministroj estas ĉiuj membroj de la Parlamento, kaj estas respondecaj antaŭ ĝi. La registaro estas dependa el la Parlamento por fari unuarangajn urĝajn leĝojn,[4] kaj ekde la leĝo Fixed-terms Parliaments Act de 2011, la ĝeneralaj balotadoj okazas ĉiun kvinan jaron por elekti novan Ĉambron de Komunuloj, se ne okazas sukcesa mocio de demisio en la registaro aŭ dutriona voĉdonado por neantaŭvidita elekto (kiel okazis en 2017) en la Ĉambro de Komunuloj, en kiu okazo, devus okazi pli tuja elekto. Post baloto, la monarko (nune la reĝino Elizabeto la 2-a) elektas ĉefministro la estro de la partio kiu plej verŝajne tenos la fidon de la Ĉambro de Komunuloj, kutime ĉar tiu posedos la majoritaton de Parlamentanoj.[5]

Ministroj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Her Majesty's Government Retrieved [1] Alirita la 29an de Septembro 2018.
  2. [webarchive.nationalarchives.gov.uk/20121015000000/http://www.direct.gov.uk/en/Governmentcitizensandrights/UKgovernment/Centralgovernmentandthemonarchy/DG_073438 Overview of the UK system of government : Directgov – Government, citizens and rights.] Arkivita en retejo direct.gov.uk. Alirita la 29an de Septembro 2018.
  3. Overview of the UK system of government : Directgov – Government, citizens and rights. Arkivita en retejo direct.gov.uk. [2] Alirita la 6an de Oktobro 2018.
  4. Legislation. UK Parliament (2013). Alirita 27a de Januaro 2013.
  5. House of Commons – Justice Committee – Written Evidence. Publications.parliament.uk. Alirita la 19an de Oktobro 2010.