Neŭtona leĝo pri universala gravito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Neŭtona leĝo pri universala gravito asertas ke ajnaj du korpoj en la Universo altiras unu la alian per forto kiu estas rekte proporcia al la produkto de ties masoj kaj inverse proporcia al la kvadrato de la distanco inter ili. Tiu estas ĝenerala fizika leĝo derivita el la empiria observado kiun Isaac Newton nomigis induktado.[1] Ĝi estas parto de klasika mekaniko kaj estis formulita en la verko de Newton nome Principia Mathematica ("nome la Principia"), unuafoje publikigita en la 5a de julio 1687. (Kiam la libro de Newton estis prezentita en 1686 al la Royal Society, Robert Hooke faris plendon ke Newton estis akirinta la inversan kvadraton de la leĝo el li.)

Formulado[redakti | redakti fonton]

Sen konsidero de masoj kaj de distancoj, la du fortoj de reciproka altiro inter la du sferoj de malsama grandeco egalas je modulo.

Konsideru du masojn kaj kun distanco inter ili, ĉiu el ili estas submetita al altira forto, kies la valoro estas donita per la jena formulo:

kie estas la gravita konstanto, G ≈ 6,67384 · 10−11 N · m2 · kg−2 laŭ CODATA[2].

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Carlos Spínola en Veturado tra la interplaneda spaco[3] prezentas la sciencon, sur kiu baziĝas la movo en la spaco for de la tera surfaco. La amaskomunikiloj sufiĉe ofte parolas nun pri sendo de navigiloj al aliaj planedoj, satelitoj kaj apartaj lokoj en la sunsistemo por astronomiaj observado kaj esplorado, eĉ pri homaj vojaĝoj al Luno, Marso ktp. Sed la kutima sperto veturi sur Tero, eĉ aviadile, ne same funkcias en la spaco. Eblas profiti de la energio de la astroj mem. Por tion kompreni, necesas klarigi la signifon de la neŭtonaj leĝoj de la movo kaj de la universala gravito, kiuj gvidas la trajektoriojn de la falantaj kaj lanĉitaj objektoj sur la tera surfaco aŭ de la astroj en la sunsistemo. Per la neŭtonaj leĝoj eblas facile kalkuli la eskap-rapidon bezonatan por eliri de la tera surfaco aŭ de iu alia konata astro. La diversaj eblaj orbitoj en nia tera puto kaj iliaj trajtoj estos klarigitaj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Isaac Newton: In experimentalphilosophy particular propositions are inferred from the phenomena and afterwards rendered general by induction (En eksperimenta filozofio apartaj proponoj estas forigitaj de la fenomenoj kaj poste rehanilititaj kiel ĝeneralaj fare de indukto): "Principia Mathematica", Book 3, General Scholium, ĉe p. 392 en Volume 2 de la angla traduko de Andrew Motte publikigita en 1729.
  2. CODATA rekomenditaj valoroj (angle). National Institute of Standards and Technology. Alirita 2012-01-11.
  3. Carlos Spínola, Veturado tra la interplaneda spaco. En IKU-libro de 2020, pp. 77-92.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]