Thomas Alva Edison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edisono)
Saltu al: navigado, serĉo
Thomas Alva Edison

usona inventisto

usona inventisto
Persona informo
Naskiĝo 11-a de februaro 1847
Milan, Ohio, Usono
Morto 18-a de oktobro 1931
West Orange, New Jersey, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg
angle A Day with Thomas Edison (1922)

Thomas Alva EDISON (tOmas Alva EDison) (naskiĝis la 11-an de februaro 1847, mortis la 18-an de oktobro 1931), estis fama usona inventisto kaj entreprenisto.

Edisono kaj liaj helpantoj inventis la ampolon, la fonografon, la filmilon kaj multajn diversajn ilojn kiuj ege influis super la vivo traa la tuta mondo. Kromnomita "The Wizard of Menlo Park" (la sorĉisto de Parko Menlo),[1] li estis unu el la unuaj inventistoj kiuj aplikis la principojn de amasproduktado kaj de grandskala teamlaboro al la procezo de inventado, kaj pro tio, li estas ofte konsiderata la kreinto de la unua industria esplora laboratorio.[2]

Kelkaj asertas, ke ne Edison inventis la elektran lampeton, sed germandevena s-ro Goebel. Laŭ tio ekzistas dokumentoj pri proceso Edison kontraŭ Goebel, kiun Edison perdis. Fakto estas, ke Goebel perdis. Sed ankaŭ Edison ne estis la unua inventinto de la ampolo ankaŭ nomigita inkandeska lampo, diversaj aliaj antaŭe laboris pri tio. En la praktika uzo estis grava ĝis hodiaŭ lia tipo de ampolingo. Li ankaŭ sukcese eksperimentis pri la provizo de elektro al domoj kaj en Novjorko starigis la unuan centralon.

Edisono sukcesis industriigi inventadon, kontraste al la antaŭaj pli artecaj inventistoj. La firmao de Edisono estis granda pioniro de kinindustrio dum la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj. William Dickson, dungito ĉe la laboratorio de Edisono en Menlo Park, Nov-Ĵerzejo, kreis fruan specon de kinokamerao, sed la montrilo, nome la kinematografo, estis skatolo kun okulumilo por ke la spektantoj rigardu (kaj pagu) unuope. Enspeziga, sed nur kiel novamuzaĵo —la spektantaro ŝatis nek la mallongecon de la filmoj (nur unu-du minutoj) nek la malkomforton de la kinejetoj. Dickson poste forlasis Edisonon por krei novan projekciilon ne limigitan je po unu spektanto.

Edisono batalis kontraŭ Nikola Tesla, pri la afero kiel organizi elektran sistemon. Edisono pledis por kontinua kurento kaj Tesla por alterna kurento. En tiu kazo Tesla venkis.

Edison estis ege fekunda inventisto, havante 1,093 usonajn patentojn en sia nomo, same kiel multajn patentojn en Unuiĝinta Reĝlando, Francio, kaj Germanio. Plej signifa ol la nombro de la patentoj de Edison estis la disvastigita efiko de liaj inventoj: elektra lumo kaj elektraj infrastrukturoj, sonregistrado, kaj kino ĉiuj establis ĉefajn novajn industriojn tra la tuta mondo. La inventoj de Edison kontribuis al amaskomunikado kaj, partikulare, al telekomunikado. Tio inkludis telegrafan bendon, mekanikan voĉdonregistrilon, pilon por elektra aŭto, elektran energion, registradon de muziko kaj filmojn.

Liaj antaŭeniraj laboroj en tiuj fakoj estis progreso de sia komenca kariero kiel laboristo de telegrafo. Edison disvolvigis sistemon de generado kaj distribuado de elektra energio[3] al hejmoj, entreprenoj, kaj fabrikoj – nome ŝlosila progreso en la moderna industriigita mondo. Lia unua elektrejo estis ĉe Pearl Street (Perla Strato) en Manhatano, Novjorko.[3]

Komenca vivo[redakti | redakti fonton]

Edison knabo.

Li havis nederlandajn prapatrojn. Lia praavo, John Edison, ĉirkaŭ 1730 elmigris el Nederlando al Nov-Ĵerzejo kaj fariĝis terkultivisto en la ĉirkaŭaĵo de West Orange. Thomas Edison naskiĝis en Milan, Ohio, kaj kreskiĝis en Port Huron, Miĉigano. Li estis la sepa kaj lasta filo de Samuel Ogden Edison, Jr. (1804–1896, naskiĝinta en Marshalltown (Nov-Skotio) kaj Nancy Matthews Elliott (1810–1871, naskiĝinta en la Kantono Ĉenango (Novjorkio)).[4] Lia patro, nome filo de politika rifuĝinto, estis translokiĝinta kiel knabo kun sia familio el Nova Skotio, setlinta en sudokcidenta Ontario (tiam nomata Supra Kanado), en vilaĝo konata kiel Shewsbury, poste Vienna, ĉirkaŭ 1811. Samuel Jr. eventuale eliris el Ontario ĉar li partoprenis en la malsukcesa Ribelo de Mackenzie de 1837.[5] Lia patro, Samuel Sr., estis antaŭe luktinta en la Milito de 1812 kiel kapitano de la Unua Reĝimento Middlesex. Kontraste, la lukto de Samuel Jr. trafis lin ĉe la venkota flanko, kaj li transiris en Usonon ĉe Sarnia-Port Huron. Translime, li trovis vojon al Milan, Ohio. Lia patroflanka famililinio estis nederlanda el Nov-Ĵerzejo; fakte la familinomo estis origine "Edeson."[6]

Lia patrino instruis lin hejme.[7] Multo el lia edukado venis el la legado de la verko de R.G. Parker nome School of Natural Philosophy kaj el la The Cooper Union for the Advancement of Science and Art.[8]

Edison eksuferis aŭdajn problemojn jam de komenca aĝo. La kaŭzo de lia surdeco estis atribuita al atako de skarlatino dum la infanaĝo kaj ripetaj sekvaj netraktitaj mezorelaj infektoj. Ĉirkaŭ la mezo de sia kariero, Edison atribuis la aŭdproblemojn al frapo al siaj oreloj fare de trajnkontrolisto kiam lia kemia laboratorio en vegono ekbruliĝis kaj li estis forpelita el la trajno en Smiths Creek, Miĉigano, kun siaj aparatoj kaj kemiaĵoj. En siaj postaj jaroj, li modifis la historion por diri ke la vundo okazis kiam la kontrolisto, helpante lin al moviĝantan trajnon, prenis lin ĉe la oreloj.[9][10]

La familio de Edison translokiĝis al Port Huron (Miĉigano), post la fervojo pretepasis Milanon en 1854 kaj la negocaro malpliiĝis.[11] Edison vendis dolĉaĵojn kaj gazetojn sur trajnoj kiuj veturis el Port Huron al Detroit, kaj vendis ankaŭ legomojn por suplementi sian enspezaron. Li studis ankaŭ kvalitan analizon, kaj regis kemiajn eksperimentojn sur la trajno ĝis akcidento malpermesis plue tian laboron.[12]

Edison akiris la ekskluzivecon de la rajto por vendi gazetojn ĉe la ŝoseo, kaj, kun la helpo de kvar helpantoj, li funkciigis presilon kaj presis la Grand Trunk Herald, kiun li vendis kun siaj aliaj gazetoj.[12] Tio estis la komenco de la longa serio de entreprenaj aventuroj de Edison, ĉar li malkovris siajn talentojn kiel negocisto. Tiuj talentoj eventuale kondukis lin fondi 14 kompaniojn, kiaj General Electric, kiu estas ankoraŭ unu el la plej grandaj konataj industrikompanioj en la mondo.[13][14]

Telegrafiisto[redakti | redakti fonton]

Geedziĝoj kaj filoj[redakti | redakti fonton]

Ekkariero[redakti | redakti fonton]

Inventa kariero[redakti | redakti fonton]

La Edison Illuminating Company estis entrepreno establita de Thomas Edison la 17an de Decembro, 1880, por konstrui elektrogenerajn staciojn, dekomence en Novjorko. La kompanio estis la prototipo por aliaj lokaj lumigaj kompanioj kiuj estis establitaj en Usono dum la 1880-aj jaroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Wizard of Menlo Park. The Franklin Institute. Alirita 24a de Februaro, 2013.
  2. Walsh, Bryan, "The Electrifying Edison" (-), Time.com, 15a de Julio, 2009. Kontrolita 31a de Decembro, 2013.
  3. 3,0 3,1 Con Edison: A Brief History of Con Edison - electricity. Coned.com (1a de Januaro, 1998). Alirita 11a de Oktobro, 2012.
  4. National Historic Landmarks Program (NHL). Tps.cr.nps.gov (12a de Januaro, 1965). Alirita 31a de Decembro, 2013.
  5. Samuel and Nancy Elliott Edison. National Park Service. Alirita 24a de Februaro, 2013.
  6. BALDWIN, Neal. (1995) Edison: Inventing the Century. Hyperion, p. 3–5. ISBN 978-0-7868-6041-8.
  7. Naeger, Travis. Thomas Alva Edison. Ste. Genevieve school. Alirita 3a de Novembro, 2013.
  8. Ong, Bao, "For Sesquicentennial, Cooper Union Puts Artifacts on View" (-), The New York Times, 30a de Novembro, 2009.
  9. "Edison" de Matthew Josephson. McGraw Hill, New York, 1959, ISBN 978-0-07-033046-7
  10. "Edison: Inventing the Century" de Neil Baldwin, University of Chicago Press, 2001, ISBN 978-0-226-03571-0
  11. Josephson, p 18
  12. 12,0 12,1 Homans, James E., eld. (1918). "Edison, Thomas Alva". The Cyclopædia of American Biography. New York: The Press Association Compilers, Inc.
  13. GE emerges world's largest company: Forbes. Trading Markets.com (10a de Aprilo, 2009). Arkivita el la originalo je 6a de Decembro, 2010. Alirita 7a de Februaro, 2010.
  14. GE emerges world's largest company: Forbes. Indian Express.com (9a de Aprilo, 2009). Arkivita el la originalo je 6a de Decembro, 2010. Alirita 7a de Februaro, 2010.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Albion, Michele Wehrwein. (2008). The Florida Life of Thomas Edison. Gainesville: University Press of Florida. ISBN 978-0-8130-3259-7.
  • Adams, Glen J. (2004). The Search for Thomas Edison's Boyhood Home. ISBN 978-1-4116-1361-4.
  • Angel, Ernst (1926). Edison. Sein Leben und Erfinden. Berlin: Ernst Angel Verlag.
  • Baldwin, Neil (2001). Edison: Inventing the Century. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-03571-0.
  • Clark, Ronald William (1977). Edison: The man who made the future. London: Macdonald & Jane's: Macdonald and Jane's. ISBN 978-0-354-04093-8.
  • Conot, Robert (1979). A Streak of Luck. New York: Seaview Books. ISBN 978-0-87223-521-2.
  • Davis, L. J. (1998). Fleet Fire: Thomas Edison and the Pioneers of the Electric Revolution. New York: Doubleday. ISBN 978-0-385-47927-1.
  • Essig, Mark (2004). Edison and the Electric Chair. Stroud: Sutton. ISBN 978-0-7509-3680-4.
  • Essig, Mark (2003). Edison & the Electric Chair: A Story of Light and Death. New York: Walker & Company. ISBN 978-0-8027-1406-0.
  • Israel, Paul (1998). Edison: A Life of Invention. New York: Wiley. ISBN 978-0-471-52942-2.
  • Jonnes, Jill (2003). Empires of Light: Edison, Tesla, Westinghouse, and the Race to Electrify the World. New York: Random House. ISBN 978-0-375-50739-7.
  • Josephson, Matthew (1959). Edison. McGraw Hill. ISBN 978-0-07-033046-7.
  • Koenigsberg, Allen (1987). Edison Cylinder Records, 1889-1912. APM Press. ISBN 0-937612-07-3.
  • Pretzer, William S. (eld). (1989). Working at Inventing: Thomas A. Edison and the Menlo Park Experience. Dearborn, Michigan: Henry Ford Museum & Greenfield Village. ISBN 978-0-933728-33-2.
  • Stross, Randall E. (2007). The Wizard of Menlo Park: How Thomas Alva Edison Invented the Modern World. Crown. ISBN 1-4000-4762-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]