Humphry Davy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Humphry Davy
Persona informo
Humphrey Davy
Naskiĝo 17-an de decembro 1778 (1778-12-17)
en Penzance
Morto 29-an de majo 1829 (1829-05-29) (50-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Cemetery of Kings vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Truro Cathedral School vd
Subskribo Humphry Davy
Familio
Patro Robert Davy vd
Patrino Grace Millett vd
Gefratoj John Davy vd
Edz(in)o Jane Davy vd
Profesio
Okupo kemiistoinventistofizikistogeologofotisto • poeto • verkisto vd
Laborkampo kemiofizikogeologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sir Humphry DAVY [HANfri DEJvi] (naskiĝis la 17-an de decembro 1778 en Penzance (Anglio), mortis la 29-an de majo 1829 en Ĝenevo) estis angla kemiisto.

Ekde 1802 li estis profesoro pri kemio en Londono. Inter 1820 kaj 1827 li prezidis la Reĝan Societon.

Humphry Davy

Post kiam Alessandro Volta en 1800 konstruis la unuajn elektrajn pilojn, Davy estis inter la unuaj, kiuj uzis elektron por kemiaj analizoj. Per tio li malkovris la elementojn natrio, kalio, bario, stroncio, kalcio kaj magnezio. Li ankaŭ demonstris la elementecon de kloro kaj la fakton, ke klorata acido ne enhavas oksigenon. Tio malpruvis teorion de Antoine Lavoisier, laŭ kiu oksigeno estas nepra parto de acidoj.

Li inventis la Davy-lampon, sekuran lampon por minejoj, kiu indikas la ĉeeston de minejaj gasoj, sed ne eksplodigas ilin. En mem-eksperimento li demonstris la anestezan efikon de ridgaso. Liaj laboroj estis bazo por la evoluigo de kemia fotografio.

En la fino de la 18a al komenco de la 19a jarcentoj, Sir Humphry Davy plenumis multajn eksperimentojn pri kuproŝelo por konstati la variajn dikecojn de kupro submergita strande kaj poste mezuris kiom multe la marakvo estis degradinta ĉiun. Lamenoj el diferencaj metaloj restis en la marakvo dum kvar monatoj kaj poste estis ekzamenitaj. Ankaŭ du havenaj ŝipoj estis uzataj en tiu testado, unu kun zinka kaj alia kun fera zonoj. Kaj la zinka kaj la fera kovriĝis per karbonato kiu permesis ke algoj, plantoj kaj insektoj atakis la metalon. La ĉefa celo de tiuj eksperimentoj estis determini kiel malpliigi korodon al neprotektita kuprolamenado. Neprotektita kupro, kia tiu kiu ne estis kovrita per alia metalo kia fero, rapide iĝis el ruĝeca koloro al verdeca koloro de korodo.[1] Kiam alia metalo estis miksita en kupraj proporcioj el 1/40 al 1/150, ne estis videbla signo de korodo kaj minimuma pezoperdo.[1] Kiam la proporcio ŝanĝis el 1/200 al 1/400, estis grava korodo kaj pezoperdo. Davy konkludis, ke forĝita fero, kiu estis la plej malmultekosta fabrikebla, estis la plej bona por protektado de la kupro ĉar maleebla fero kaj zinko eluziĝis pli rapide.

Li havis la kutimon gustumi aŭ flarumi nekonatajn kemiajn substancojn. Tio malutilis lian sanon, tiel ke li mortis nur 51-jara. Lia asistanto Michael Faraday daŭrigis lian laboron kaj iĝis eĉ pli fama ol Davy, kiu laŭdire nomis lin "sia plej granda malkovro".

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]


Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]