Aleksandr Butlerov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Aleksandr Miĥajloviĉ Butlerov
(1828-1886)

rusa kemiisto, malkovrinto de formaldehido

rusa kemiisto, malkovrinto de formaldehido
Naskiĝo 15-a de septembro1828
en Ĉistopolo, Flago-de-Rusio.svg Rusio
Morto 17-a de aŭgusto 1886
en Butlerovka, Flago-de-Rusio.svg Rusio
Loko de agado Sankt-Peterburgo
Civitaneco Rusia Imperio
Kampo kemio
Alma mater Universitato de Sankta Peterburgo
Ŝtata Universitato de Kazano
Universitato de Moskvo
Doktoreca konsilisto Nikolao Zinin
v  d  r
Information icon.svg

Aleksandro Butlerov (1828-1886) (ruse: Александр Михайлович Бутлеров), estis rusa kemiisto, unu el la ĉefaj kreantoj de la teorio pri la kemia strukturo, la unua kiu enkondukis la koncepton pri duoblaj ligoj en la strukturaj formuloj, malkovrinto de heksamino[1] (1859), formaldehido[2] (1859) kaj la reakcio pri sintezo de sukeroj, pli konata kiel reakcio pri formozo (1861)[3]. En 1862, kune kun Archibald Scott Couper (1831-1892) kaj Aŭgusto Kekuleo (1829-1896), li unue proponis la koncepton pri la ebla kvaredra kemiaranĝo en la karbonatomo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de grandbienulo, lia patrino mortis kiam Butlerovo estis nur 4-jara, kaj li estis translokiĝita al la hejmo de siaj geavoj. Estante 16-jara, li diplomiĝis en la Supera Lernejo de Kazano, kie li komencis studi apud la departemento pri fiziko kaj matematiko en la Ŝtata Universitato de Kazano. Komence, li interesiĝis pri botaniko kaj zoologio, kaj sinsekve eksindonis al kemio sub la influo de Karl Ernst Claus (1796-1894) kaj Nikolao Zinino (1812-1880). En 1849, li diplomiĝis kaj ekinstruis en tiu sama universitato, fariĝinte, en 1854, eksterordinara profesoro pri kemio, kaj ekde 1857 oficiala profesoro. Inter 1860 kaj 1863 li estis nomumita rektoro de la universitato.

Inter la jaroj 1857 kaj 1858 Butlerov vojaĝis eksteren kaj havis la oportunokazon konatiĝi kun aliaj eŭropaj kemiistoj tiel kiel Aŭgusto Kekuleo (1829-1896) kaj Emil Erlenmeyer (1825-1909). Li partoprenis en la kunvenoj de la ĵuskreita Kemia Societo de Parizo, kaj en tiu sama urbo li komencis faris la unuajn eksperimentojn kiuj enkondukis la bazojn de lia teorio pri la sukerosintezo el la formaldehido en la ĉeesto de kalcia hidroksido kiel katalizilo. Tiu reakcio estas konata kiel reakcio de formozo. Inter 1868 kaj 1885, kiam li retiriĝis, li estis profesoro pri kemio en la Universitato de Sankta Peterburgo. En 1874, li elektiĝis kiel membro de la Rusa Akademio pri Sciencoj. Liaomaĝe li estas honorita per nome de lunkratero kiu ricevis lian nomon. Kelkaj el liaj disĉiploj estis: Aleksejo Favorskij (1860-1945), Vladimiro Markovnikovo (1837-1904) kaj Aleksandro Zajcjev (1841-1910).

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]