Vladimir Markovnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vladimir Markovnikov

rusa kemiisto, kreinto de la Regulo de Markovnikov

rusa kemiisto, kreinto de la Regulo de Markovnikov
Naskiĝo 22-a de decembro1837
en Knjaginino, Rusia imperio
Morto 11-a de februaro 1904
en Sankta Petersburgo, Rusia imperio
Civitaneco Rusia Imperio
Kampo kemio
Alma mater Ŝtata Universitato de Kazano
Universitato de Sankta Petersburgo
Ŝtata Universitato de Odeso
Universitato de Moskvo
Doktoreca konsilisto Aleksandr Butlerov
v  d  r
Information icon.svg

Vladimiro MARKOVNIKOV (ruse: Владимир Васильевич Марковников) (1837-1904) estis rusa kemiisto, studis ekonomion en la Universitato de Kazano, estis asistanto[1] (1860) de Aleksandro Butlerov (1828-1886), kaj lernanto de Emil Erlenmeyer (1825-1909)[2] en la Universitato de Hajdelbergo kaj de Hermann Kolbe (1818-1884)[3] en la Universitato de Lepsiko. En 1869, li sukcedis al Butlerov kiel profesoro en la Universitato de Kazano. En 1871, li estis nomumita profesoro en la Ŝtata Universitato de Odeso kaj post du jaroj li ekinstruis en la Universitato de Moskvo, kie li restis ĝis la lastaj jaroj de sia vivo.

Ĉiuj liaj verkoj estis pubikigitaj en la rusa. En siaj lastaj jaroj li esploris la aliciklajn kombinaĵojn[4] kaj kontribuis por elmontri la ekziston de komponaĵoj kun ringoj je 4, 5 kaj 7 atomoj dum en tiu epoko oni kredis ke nur la 6-atomaj ciklaj komponaĵoj estis stabilaj. Interalie, li sin donis al intelekta formado de sennombraj junaj kemiistoj, nome, Nikolao Demianov (1861-1938), Aleksejo Ĉiĉibabino (1871-1945) kaj Nikolao Kiŝnero (1867-1935).

Markovnikov estas ĉefe konata pro ties Regulo de Markovnikov, kreita en 1869, kiu klarigas la aldonajn reakciojn de la halogenidoj al alkenoj. Li same montris ke la butirata kaj izobutirata acidoj havas la saman kemian formulon, tamen, malsimilajn strukturojn. Do ili estas izomeroj.

Selektita verko[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]