Nikolao Beketov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nikolay Beketov
(1827-1911)

rusa mineralogo kaj kemiisto

rusa mineralogo kaj kemiisto
Naskiĝo 13-a de januaro1827
en Alferevka, nune Novaja Beketovka, Flago-de-Rusio.svg Rusio
Morto 13-a de decembro 1911
en Sankta Peterburgo, Flago-de-Rusio.svg Rusio
Civitaneco Rusia Imperio
Kampo fizika kemio
Alma mater Universitato de Moskvo
Ĥarkiva Universitato
Rusia Akademio de Sciencoj
Honorigo Ordeno de Sankta Anna 1a-klasa • Ordeno de Sankta Anna 2a-klasa • Order of the White Eagle • Ordeno de Sankta Estanislao 1a-klasa • Order of St. Vladimir, 3rd class • Order of St. Vladimir, 2nd class
v  d  r
Information icon.svg

Nikolao Nikolajeviĉ Beketov (1827-1911) (ruse: Николай Николаевич Бекетов), estis rusa mineralogo, fizikisto[1] kaj kemiisto, fondinto de lernejo pri fiziko-kemio en Rusio[2], frato de la botanikisto Andreo Beketov (1825-1902) kaj Aleksejo Nikolaeviĉ Beketov (1825-1902), profesoro pri kemio en la Universitato de Ĥarkovo, membro de la Akademio pri Sciencoj de Sankt-Peterburgo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1886, li laboris en Sankt-Peterburgo, en kemia laboratorio kaj estis profesoro en la Universitato por Virinoj. En 1890, li instruis pri la "Fundamentoj pri Termokemio" en la Universitato de Moskvo. Beketovo malkovris la la metalanstataŭadon de solvaĵoj el ties saloj per hidrogeno sub premo. Li ankaŭ starigis ke la magnezio kaj la zinko translokigas aliajn metalojn el ties saloj sub altaj temperaturoj. Inter 1859 kaj 1865, Beketovo montris ke la aluminio[3] restarigas la metalojn elde ties oksidoj sub altaj temperaturoj. Pli malfrue, liaj eksperiimentoj estis uzataj kiel deirpunkto por la aluminiotermo, kies tekniko estis vaste uzata en metalurgio.

La plej granda merito de Beketovo estas lia kontribuado al fiziko-kemio kiel sendependa scienco. En 1860, li faris kurson pri la "Rrilatoj inter la fenomenoj fizikaj kaj kemiaj" en Ĥarkovo, krom alia kurso pri "Fiziko-kemio", en 1865. En 1864, la Departemento pri Fiziko-kemio de la Universitato de Ĥarkovo estas kreita dank'al lia aktiva partoprenado, kaj tie la studentoj povis konduki siajn esplorojn kaj plenumi praktikajn laborojn. En 1886, Beketovo elektiĝis kiel plena membro de la Akademio pri Sciencoj de Sankt-Peterburgo. Kelkaj el liaj lernantoj estis Aleksandro Elketovo, Flaviano Flavitskio, krom aliaj. La poeto Aleksandro Blok (1880-1921) estis nepo de lia frato."

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Русские ученые в цветной металлургии (Rusaj sciencistoj kaj la neferoza metalurgio), 1950, Nikolao Beketov, Nikolao Antonoviĉ Puĉin, 205 paĝoj
  • Гавриил Гавриилович Густавсон, 1842-1908: некролог (mortatesto de Gavriil Gavrilovič Gustavson), Imperia Akademio pri Sciencoj de Sankta Petersburgo, 1908 - 205 paĝoj
  • Якоб Хендрик Вант-Гофф, 1852-1911: некролог (mortatesto de Jacobus Henricus van 't Hoff 1852-1911)
  • Исследования над явлениями вытеснения одних металлов другими (Esploro pri la fenomenoj rilate al substituado de kelkaj metaloj), 1865, tezodefendo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Histories of the Electron: The Birth of Microphysics, Jed Z. Buchwald, Andrew Warwick

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]