Nikolao Antonoviĉ Puŝin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Николай Антонович Пушин
(1875-1947)
Ruso-jugoslava kemiisto, kiu unue produktis aluminion per elektrolizo en Rusio.
Ruso-jugoslava kemiisto, kiu unue produktis aluminion per elektrolizo en Rusio.
Persona informo
Naskiĝo 7-a de februaroJulia kalendaro
19-a de februaro 1875Gregoria kalendaro
en Saratovo, Rusa Imperio
Morto 23-a de oktobro 1947
en Beogrado, Serbio
Ŝtataneco Rusia ImperioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Alma mater Imperia Sankt-Peterburga Universitato
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Nikolao Antonoviĉ Puŝino (ruse Николай Антонович Пушин) estis rusa-jugoslava kemiisto kaj universitata profesoro, la unua kiu produktis aluminion per elektrolizo en Rusio en epoko kie Rusio konsumadis tunojn da aluminion el eksterlando. Nikolao Puŝino estis voĉo kiu kriis en la koron de la rusa administrantaro por veki la landon por la produktado de ĉi-metalo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Puŝino diplomiĝis en 1894 en la Kolegio de Saratov kaj poste studis en la Fakultato pri Fiziko kaj Matematiko en la Universitato de Sankt-peterburgo. En 1898 li gradiĝis kun laŭdo. Tiam, invitata de Nikolao Kurnakov (1860-1941), profesoro de la Instituto pri Elektra Inĝenierado de Sankt-Peterburgo, li ekinstruis kaj ekesploris en la menciita instituto. Iniciate de Aleksandro Aleksandroviĉ Krakovo (1855-1909)[1], la Departemento pri Elektrokemio, kiu ekzistis ĝis 1930, kreiĝis per partopreno kaj klopodoj de Puŝino. Inter 1900-1904, Puŝino studis la faz-ekvilibron de la metalsistemoj kaj publikigis la rezultojn pri la fazdiagramoj. Dank'al tio li ricevis la Premion Beketovon. Krom tio, li determinis la efikon de la altaj premoj en la ekvilibro de la binaraj sistemoj. En 1907, Puŝino partoprenis en la 1-a Mendelejeva Kongreso pri Ĝenerala kaj Aplikata Kemio en la Instituto pri Inĝenierado de la Universitato de Sankt-Peterburgo.

En 1909, post defendi sian doktoriĝan tezon en la Lomonosova Universitato de Moskvo, Puŝino doktoriĝis pri kemio kaj nomumiĝis profesoro en la universitato. Li profesoris pri Neorganika Kemio kaj Fiziko-kemio, samkiel Teoria kaj Aplikata Elektrokemio . Tiuepoke, li esploris pri la eltiro de la aluminio per elektrolizo de fandita aluminia oksido. En 1913, li unue produktis 400 gramojn da aluminio el rusa erco, kiu donis al li la Premion Iljenkov[2]. Li iĝis membro de la Instituto pri Inĝenierado kaj kun-publikigisto de la Komunikaro de la Kemia Societo. Inter siaj lernantaro oni troviĝas Ilja Grebenŝikov (1887-1953), la elektrometalurgiisto Maximilian Maksimenko (1878-1942) kaj Pjotr Fjodoroviĉ Antipin (1890-1960).

En 1914, Nikolao Puŝino deklaris: "Rusio konsumas 80 mil tunojn da aluminio ĉiujare, sed ne produktas ununuran gramon de la ĉi-metalo kaj aĉetas la tutan aluminion el eksterlando". En 1920, malgraŭ la kontinueco de la civila milito, la rusa estraro fine ekkomprenis la grandegan amason da energio necesa por generi industrian krekson kaj disvolvon ene de ĝia senmezura teritorio. Antaŭ tia situacio, la rusa gubernio instalis la Ŝtatan Komitaton por Elektrigo de Rusio (GOELRO), kiu rezultis en la konstruado de generigaj stacioj de hidroelektro sur la rusaj riveroj. Oni decidis konstrui aluminiajn fandejojn apud akvofaloj por ke ili havu konsumantojn por la generita energio. Tiele farinte, la aluminio estis uzata kaj por militaj kaj civilaj bezonoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse:Александр Александрович Кракау
  2. Premio Iljenkov estis omaĝo al Pavel Antonoviĉ Iljenkov (1821-1977)