Aleksandr Zajcev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksandro Miĥailoviĉ Zajcev
(1841-1910)

Rusa kemiisto, kreinto de la Regulo de Zajcev

Rusa kemiisto, kreinto de la Regulo de Zajcev
Naskiĝo 2-a de julio 1841
en Kazano, Rusia imperio
Morto 1-a de septembro 1910
en Kazano, Rusia imperio
Civitaneco Rusia Imperio
Kampo kemio
Alma mater Ŝtata Universitato de Kazano
Universitato de Lepsiko
Universitato de Kiev
Universitato de Marburgo
Doktoreca konsilisto Aleksandr Butlerov
v  d  r
Information icon.svg

Aleksandro Miĥailoviĉ Zajcev (1841-1910; ruse Александр Михайлович Зайцев) estis rusa kemiisto. Li laboris kun organikaj kombinaĵoj kaj estas proponanto de la "Regulo de Zajcev" (1875)[1], kiu rezultis en la kompono-produktado de la "Elimina reakcio"[2]. Li ricevis sian diplomon pri doktoreco en la Universitato de Lepsiko, en 1866, kaj inter 1870 kaj 1903, li profesoris, kaj en la Ŝtata Universitato de Kazano, kaj en la Universitato de Kiev. Liaj studoj fokusiĝis ĉefe pri la disvolviĝo kaj plibonigo de la organika kemio kaj la teorio pri la kemia strukturo de Butlerov.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis te- kaj suker-komercisto , kiu decidis ke lia filo devis sekvi lin en la financa negocaro. Tamen, laŭpete de sia pripatrina onklo, la fizikisto Miĥail Ljapunof (1820-1868), Zajcev estis rajtigita enmatrikuliĝi en la Ŝtata Universitato de Kazano por studi ekonomikon. Tiuepoke, Rusio eksperimentis la kameralisman sistemon[3], signifante ke ĉiuj studentoj diplomiĝantaj pri juro kaj ekonomiko el iu rusa universitato devis lerni du jarojn pri kemio. Tiel ke Zajcev estis enkondukita de Aleksandro Butlerov (1828-1886).

Pli malfrue, Zajcev eklaboris kun Butlerov, kiu klare perceptis ke li estas bonega laboratoria kemiisto, kaj kies postaj agadoj elmontris ke Zajcev estas produktema kontribuanto por la organika kemio. Okaze de la morto de sia patro, Zajcev ricevis sian diplomon, en 1862, kaj tuje vojaĝis al Okcidenta Eŭropo por daŭrigi siajn kemiajn studojn, kaj estis lernanto de Hermann Kolbe (1818-1884), en Marburgo, kaj de Charles-Adolphe Wurtz (1817-1884) en Parizo. Ĉi-situacio estis kontraŭa al la akceptitaj normoj tiamaj, kie la studento devis kompletigi sian kandidato-gradon (proksimume la ekvivalenton al la nuna diplomiĝo pri filozofi-doktoreca grado) kaj poste du aŭ tri jarojn da studoj eksterlande antaŭ ol reiri al Rusio kiel salajrigita laboratoria asistanto, kiu studas por la doktoreco.

Inter 1862 kaj 1864 li studis kun Kolbe en Marburgo, kaj tie Zajcev malkovris la Sulfoksidojn kaj la salojn de la trialkil-sulfonata acido. En 1864, li transloĝiĝis al Fakultato pri Medicino de Parizo, kie li laboris dum unu jaro en la laboratorioj de Wurtz antaŭ ol reveni al Marburgo, en 1865. Tiuepoke, Kolbe akceptis inviton al Lepsiko, kaj Zajcev, kiu estis senmona, reiris al Rusio. Ĉe sia reveno, Zajcev denove kuniĝis al Butlerov kiel sensalajra asistanto. Dum tiuepoke, li verkis sukcesoplenan disertacion kiel "kandidato".

En 1869, li estis indikita kiel Eksterordinara Profesoro pri Kemio en la Ŝtata Universitato de Kazano , kie li konatiĝis kun Vladimiro Markovnikofo (1837-1904). Inter 1870 kaj 1875, li disvolvis studojn pri la kemio de la zinkaj organikaĵoj kaj la sintezon de pluraj klasoj da alkoholoj, konfirmante la antaŭdiraĵojn de Butlerov pri tiaj alkoholoj kaj starigante la bazojn por la disvolviĝo de la organika sintezo. En 1875, kune kun Jegor Vagnero (1849-1903) kaj Sergej Reformatskij (1860-1934), li malkovris la reakcion por estigado de sekundaraj kaj terciaraj alkoholoj pere de la zinkaj jodidoj. La unua el ĉi-tiuj reakcioj estas raportita de Butlerov, en 1863, kiu preparis terk-butil-alkoholo el dumetilzinko kaj fosgeno[4]. Ĉi-sintezo estis la plej bona maniero por fabrikado de alkoholoj ĝis la apero de la Reakcio de Grinjardo, en 1901[5]. Inter 1877 kaj 1907, Zajcev esploris la sintezojn de la nesaturitaj alkoholoj. Inter 1877 kaj 1878, kune kun Inocenco Kanonikof (1854-1902), li esploris la agado de la acetata anhidrido kaj acetila klorido sur la glacia acetata acido. Kune kun siaj studentoj, li laboris sur la preparado kaj studoj de la polioloj, organikaj oksidoj, nesaturitaj acidoj kaj oksoacidoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kemiaĵoj esploritaj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]