Pierre Joseph Pelletier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Joseph Pelletier
(1788-1842)
franca kemiisto kaj apotekisto
franca kemiisto kaj apotekisto
Persona informo
Pierre Joseph Pelletier
Naskiĝo 22-a de aprilo 1788
en Parizo,  Francio
Morto 19-a de junio 1842
en Clichy-la-Garenne,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Akademio de Sciencoj de Parizo, Pariza Altlernejo pri Farmacio
Familio
Patro Bertrand Pelletier vd
Profesio
Okupo kemiistoapotekistobotanikisto • biokemiisto vd
Laborkampo kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petro Jozefo Peletiero (1788-1842) estis franca naturalisto, kemiisto kaj apotekisto, kiu, kune kun Joseph Bienaimé Caventou (1795-1877), esploris kaj sintezis plurajn alkaloidojn same kiel atropinon (1831)[1], strikninon (1818)[2], kininon (1820)[3], morfinon (1817)[4], kafeinon (1821) -- kiu same estis izolita de Pierre Robiquet (1780-1840) kaj Friedlieb Ferdinand Runge (1795-1867). Krom tio li esploris la klorofilon (1817), emetinon (1817)[5], tebainon (1834)[6], piperinon (1819)[7], brucinon (1819)[8]', ktp. En 1819, li konstruis, en Parizo, la unuan fabrikon de ĉokolado, kiu uzis vaporon en ties procezo je fabrikado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ-milita monumento al Joseph-Bienaime Caventou kaj Pierre-Joseph Pelletier, en Parizo

Li estis filo de Bertrand Pelletier kaj estis sekvanto de Antono Lavoaziero (1743-1794). Li okupis plurajn oficojn en Francio, post la Revolucio. Kiel sia patro, tiel li elmontris antaŭtempeco pri la sciencoj kaj sekvis la kemiajn doktrinojn de Lavoaziero.

Lia atento turnis al medicinaj aferoj kaj multe interesiĝis pri la alkaloidoj de la vegetaloj. Kune kun Joseph Bienaimé Caventou (1795-1877), li malkovris la kininon, en 1829, sen la penso pri financaj rekompencoj, se la malkovro restus kaŝita, li publikigis siajn rezultojn al la mondo.

En 1827, li ricevis la Premion Montyon je 10 mil francaj frankoj de la Akademio de Sciencoj de Parizo pro la malkovro, kaj tio estis la sola rekompenco por tiel grava esplorado. En 1818, li publikigis sian malkovron pri la striknino, en Parizo. Pli malfrue, li fariĝis profesoro en la Lernejo pri Farmacio de Parizo, kaj en 1832 li estis nomumita unu el la adjunktaj direktoroj.

Dum kelka tempo li oficis kiel membro de la Konsilio pri Saneco de Parizo[9], krom aliajn honorpostenojn. En 1840, li elektiĝis al la Akademio de Sciencoj. La natura alkaloido peletierino krom tri aliaj ricevis lian nomon kiel omaĝo. Laŭ Augustin Louis Cauchy (1789-1857), Peletiero estis konvinka katoliko. Kune kun François Magendie (1783-1855), ili malkovris serion da naturaj substancoj uzataj en la tiama Medicino, inklude de radiko de ipekakuanjo, el kie oni fabrikas la emetinon[10], kutime priskribata kiel laksigilo.

Kune kun Caventou ili ankaŭ malkovris la klorofilon, en 1817, kaj la krotonatan acidon en 1818.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]