Miĥail Ljvov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Miĥail Ljvov
(1848-1899)

Ŝtata Instituto pri Teknologio de Sankt-Peterburgo

Ŝtata Instituto pri Teknologio de Sankt-Peterburgo
Naskiĝo 15-a de novembro1848
en Saratovo, Flago-de-Rusio.svg Rusio
Morto 31-a de marto 1899
en Saratovo, Flago-de-Rusio.svg Rusio
Civitaneco Rusia Imperio
Alma mater Ŝtata Instituto pri Teknologio de Sankt-Peterburgo
Universitato de Kazano
Universitato de Sankt-Peterburgo
Virina Pedagogia Instituto de Sankt-Peterburgo
Information icon.svg
vdr

Miĥailo Dmitrieviĉ Ljvov (1848-1899) estis (ruse: Михаил Дмитриевич Львов) rusa kemiisto, asista profesoro kaj direktoro de la kemia laboratorio en la Universitato de Sankt-Peterburgo, kie li esploris plurajn kemiaĵojn, kaj profesoro pri neorganika kemio Virina Pedagogia Instituto de Sankt-Peterburgo kaj Teknologia Instituto de Petrogrado (1896). Li estis proksima amiko kaj asistanto de Aleksandro Butlerov (1828-1886.

Li diplomiĝis en 1871, en la Universitato de Sankt-Peterburgo kaj liaj sekvaj aktivaĵoj estas ligitaj al la universitato. Ljvov estis la unua sintezanto de la neopentano[1], krom kompari la proprecojn de ĉiuj tri pentanaj isomeroj. Li ankaŭ esploris klorigadon, oksidadon, polimerigadon kaj aliajn reakciojn envolvantajn nesaturitajn organikajn kombinaĵojn. En 1883, li malkovris ke la klorigado de la etilenaj hidrokarbonidoj[2] estigas nesaturitajn alilajn kloridojn kaj detale studis ĉi-reakcion. L reakcio nuntempe estas uzata en la sintezo de la glicerino.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • «К вопросу об изомерии кротоновых кислот» («Журнал Русскоги химического общества», 1870, Pri la demando de la izomerismo en la karboksilatacidoj)
  • «О предельных углеводородах с пятью паями угля в составе» (Pri la saturitaj hidrokarbonidoj kun kvin unoj da karbono en la kombinaĵo, 1870)
  • «Данные о фотосинтезе, свойствах и некоторых превращениях полимерного бромистого винила» (Datumoj pri fotosintezo, kaj kelkaj proprecoj de la polimero kaj la transformadoj de metila-vinilo, 4-a de majo 1879 kaj 1-a de majo 1880)
  • «Заметки о новом бромистом амиле» (Rimarkoj pri la amila bromido[3], 1880)
  • «Об общих схемах реакций двойных разложений и изомерных превращений» (Pri la skizo de ĝenerala reakcio de binaraj ekspansioj kaj izomerismaj transformadoj, 3-a de majo 1884)
  • «Гипотеза процесса окисления органических веществ в водных растворах» (La hipotezo pri la oksidado de organikaj kombinaĵoj en akva solvaĵo, 4-a de majo 1889).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]