Aleksej Ĉiĉibabin
Алексей Евгеньевич Чичибабин (1871-1945) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Rusa kemiisto kiu malkovris la
sintezon de la piridinaj ringoj. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-a de marto 1871 (gregoria kalendaro) en Kuzemina vilaĝo, nuna Provinco Sumia, Ukrainio | ||||
Morto | 19-a de aŭgusto 1945 en Parizo, Francio | ||||
Tombo | Rusa tombejo en Sainte-Geneviève-des-Bois vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Sovetunio Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo, Universitato de Moskvo, Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, Teknika lernejo de Moskvo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto vd | ||||
Laborkampo | Kemio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Vladimir Markovnikov • Mikhail Konovalov vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksej Ĉiĉibabin (1871-1945) (ruse: Алексей Евгеньевич Чичибабин) estis rusia, sovetia kemiisto, esploristo kaj malkovrinto de pluraj kemiaj reakcioj. Li estis aŭtoro de la verko "Основные начала органической химии" ("La bazaj principoj de la organika kemio") kiu estis unue publikigita en 1924, kaj dum longa tempo estis la ĉefa kompendio pri kemio por universitatanoj en Sovetunio, trapasis 7 eldonojn kaj tradukiĝis en la ĉeĥa, slovaka, hungara, franca, hispana, angla kaj ĉina lingvoj.
Eldono de tiu libro estis dediĉita al lia filino, Natalia Ĉiĉibabina, kiu mortis dum eksplodo en kemia industrio, en 1930. Kiel organika kemiisto li kreis kelkajn sintezojn pri ciklaj kemiaĵoj tiaj kiaj la kinolino kaj la piridino. Kune kun la franca kemiisto Bodroux (1873-1968) li kreis la sintezon de aromataj aldehidoj konata kiel sintezo de Bodroux-Ĉiĉibabin.[1] Aliaj kemiaj reakcioj kaj sintezoj ankaŭ ricevis lian nomon.
Vivo
[redakti | redakti fonton]En 1879 li studis kemion en la libro "Fundamento pri Kemio" de Dmitrij Mendelejev. Inter 1888 kaj 1892 li studis en la Ŝtata Universitato de Moskvo, kie Vladimir Markovnikov (1837-1904) kaj Miĥail Ivanoviĉ Konovalov (1858-1906) estis liaj profesoroj kaj li ricevis sian doktorecon en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. Li fariĝis profesoro de la Imperia Kolegio pri Teknologio, en Moskvo, en 1909, kaj tie li restis ĝis 1929.
Post perdi sian filinon Natalia, iu kemiistino, en industria akcidento kiun li juĝis evitinda, Ĉiĉibabin translokiĝis al Parizo kie li restis malgraŭ la minaco de eventuala senigo de soveta civitaneco kaj posteno en la Akademio pri Sciencoj (1936)[2] En 1931 li komencis labori en la Kolegio de Francio kaj tie li restis ĝis 1945. Samtempe li servis kiel direktoro pri esploro de tinkturoj en manufakturo pri fajna kemio Kuhlmann, krom tio li aktivis kiel konsilisto al la entrepreno "Schering and Roosevelt Co" el Novjorko.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- "Основные начала органической химии" ("Bazaj principoj pri organika kemio"), 1929
- "Подставу химии органические" ("Fundamentoj pri organika kemio")
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Natune.net
- WorldCat Identities
- Elsevier's Dictionary of Chemoetymology: The Whys and Whences of Chemical ..., Alexander Senning
- Chemnet
- Инжеиеры Росси Arkivigite je 2017-01-20 per la retarkivo Wayback Machine (Rusaj inĝenieroj)
- Биография Arkivigite je 2017-01-21 per la retarkivo Wayback Machine (biografio)
- Моя Москва (Mia Moskvo)
- Химия (Kemio)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Николай Николаевич Бекетов (1827-1911)
- Александр Михайлович Бутлеров (1828-1886)
- Владимир Фёдорович Лугинин (1834-1911)
- Владимир Васильевич Марковников (1837-1904)
- Иван Алексеевич Каблуков (1857-1942)
- Miĥail Ivanoviĉ Konovalov (1858-1906)
- Николай Яковлевич Демьянов (1861-1938)
- Nikolaj Kravkov (1865-1924) rusa farmakologo
- Владимир Николаевич Ипатьев (1867-1952)
- Николай Кижнер (1867-1935)
- Viktor Grinjardo (1871-1935)
- Николай Иванович Вавилов (1887-1943)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Organic Syntheses Based on Name Reactions: A Practical Guide to 750 ..., Alfred Hassner, Irishi Namboothiri
- ↑ En 1990, la Akademio restarigis lin kiel membron, kvankam postmorte.