Ivan Kablukov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Иван Алексеевич Каблуков
(1857-1942)
Ivan Kablukov lanĉis la bazon por la unuigo de la fizika kaj kemia teorioj pri solvaĵoj.
Ivan Kablukov lanĉis la bazon por la unuigo de la fizika kaj kemia teorioj pri solvaĵoj.
Persona informo
Naskiĝo 21-a de aŭgusto1857
en Selo Prussi, apud Moskvo, Flago-de-Rusio.svg Rusio
Morto 5-a de majo1942
en Taŝkento, Flago-de-Uzbekio.svg Uzbekio
Lingvoj rusa lingvo [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio • Soviet Russia [#]
Alma mater Universitato de Sankt-Peterburgo, Moskva Ŝtata Universitato, Universitato de Lepsiko
Profesio
Profesio kemiisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Ivan Kablukov (1857-1942) estis rusa fiziko-kemiisto kaj honora membro de la Akademio pri Sciencoj de Rusio (1932). Li proponis la koncepton pri jona solvatigo kaj lanĉis la bazon por la unuigo de la fizika kaj kemia teorioj pri solvaĵoj. Li estis lernanto de Vladimir Markovnikov (1837-1904)[1][2] kaj Aleksandro Butlerovo (1828-1886). Li estis la kreinto de la fiziko-kemia lernejo en la Rusa Imperio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1885 li ricevis sian diplomon pri doktoreco en la Ŝtata Universitato de Moskvo kaj fariĝis universitata profesoro. En 1889 li estis asistanto de Wilhelm Ostwald (1853-1853) en Lepsiko. En 1891, li fakiĝis rilate al la teorio pri solvaĵoj de Arrhenius (1859-1927) kaj Jacobus Henricus van 't Hoff (1852-1911). En 1903, li iĝis titulara profesoro en la Ŝtata Universitato de Moskvo kaj samtempe profesoro en la Instituto pri Agrikulturo de Moskvo, kie li restis ĝis 1942.

Inter 1933 kaj 1940 li indikiĝis kiel profesoro pri Neorganika Kemio kaj Analiza Kemio en la Unuiĝo de la Akademioj por la Industrioj de Moskvo. En 1887, li estis la unua kiu elmontris ke la varmoformiĝo de la izomeraj organikaj komponaĵoj povas estis malsamaj. Li kaj lia frato Nikolaj partoprenis dum la oktobra revolucio de 1918. Li mortis en la 5-a de majo 1942 dum evakuado en la urbo Taŝkento.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • La leĝo pri fazoj kaj ties aplikado en la salaj saturitaj solvaĵoj (1933)
  • Termokemio, 1934
  • "О явлениях диссоциации", ("Pri la dissociiĝa fenomeno")
  • "Глицерины, или трёхатомные спирты, и их производные" ("Pri glicerino aŭ triatomaj alkoholoj kaj ties derivaĵoj"), decembro 1887 (universitata tezo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]