Kinolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kinolino
Plata kemia strukturo de la Kinolino
Tridimensia kemia strukturo de la Kinolino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Leŭkolo
  • Leŭkolino
  • Benzo-piridino
Kemia formulo
C9H7N
CAS-numero-kodo 91-22-5
ChemSpider kodo 6780
PubChem-kodo 7047
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ malforte flavkolora oleeca odoranta substanco
Molmaso 129162 g·mol−1
Denseco 1,093g cm−3
Fandpunkto 237 °C
Refrakta indico  1,6262
Solvebleco Akvo:Malmulte solvebla
Mortiga dozo (LD50) 331 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R21 R22
Sekureco S26 S27 S28 S29 S30 S31 S32 S33 S34 S35 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H311, H315, H319, H335, H341, H350, H370, H373, H400, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P312, P314, P321, P330, P332+313, P337+313, P361, P362, P363, P391, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

La Kinolino estas kemia heterocikla aromata kombinaĵo kun kemia formulo C9H7N. Ĝi estas substanco higroskopa kaj kun forta odoro. Maljuniĝintaj specimenoj, ĉefe kiam elmontritaj sub la suno, fariĝas flavaj kaj poste brunaj. Kinolino estas malmulte solvebla en malvarma akvo sed facile dissolviĝas en varma akvo kaj en la plejmulto de la organikaj solvantoj.

La kinolino, samkiel multaj el ties derivaĵoj trovas multajn uzojn en la merkato, kaj la kinino[2], estas alkaloido trovata en plantoj. Tiel kiel la ozikinolino[3], ĝi estas izoelektra molekulo de la naftaleno. Sub la meditemperaturo ĝi prezentiĝas kiel likvaĵo kun alta bolpunkto kaj koloro palflava. Ĝi estas uzatas kiel solvanto en la reakcioj pri dekarboksiligo[4] de la organikaj kombinaĵoj.

Okazejoj kaj izolado[redakti | redakti fonton]

La kinolino estas unue ekstraktita el la karbogudro de Friedlieb Ferdinand Runge. La karbogudro restas la ĉefa komerca fonto por kinolino. Tiel kiel aliaj nitrogenaj heterociklaj kombinaĵoj, samkiel piridino-derivaĵoj[5], la kinolino ofte raportiĝas kiel vivmedia malpurigilo asociita al firmaoj produktantaj naftoardezojnŝtonkarbo, kaj ankaŭ troveblas kiel restaĵo de ?lokoj por lignotraktado. Pro ties rilative malalta akva solvebleco, la kinolino posedas signifoplenajn potencialon por moviĝo en la vivmedio, kaj tio kondukas al akvomalpurigado. La kinolino estas facile malkomponebla de certaj organismoj, tiel kiel la Rhodococcus Tipo Q1[6], kiu izoliĝis el la grundo kaj kotoj de paperfabriko.

Kinolino ĉeestas en etaj amasoj da krudoleo ene de kruda petrolo kaj en nedistilitaj dizelaj frakcioj.

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Reakcio de Knorr: Preparado de kinolino per interagado de acetanilido kun duklorometano en ĉeesto de sulfata acido:

acetanilido + duklorometano kinolino + 2 klorida acido + akvo

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

kinolino+kloro2-kloro-kinolino+klorida acido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

2-kloro-kinolino+natria hidroksidohidrokso-kinolino+natria klorido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

kinolinokinolina sulfato

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Kinolino estas uzata en la fabrikado de tinkturoj, en la preparado de hidroksokinolina sulfato[7] kaj niacino. Ĝi ankaŭ uzatas kiel solvanton por rezinoj kaj terpenoj.

Kinolino estas ĉefe uzata krudmaterialo por la produktado de aliaj specialaj kemiaĵoj. Ĉirkaŭ 4 mil tunoj estas jare produktataj laŭ raporto publikigita en 2005. Ĝia ĉefa uzado estas kiel antaŭaĵo por la 8-hidroksokinolino[7], kiu estas multeuza kelata agento kaj antaŭaĵo por pesticidoj. Ĝiaj 2- kaj 4-metilaj derivaĵoj estas antaŭaj materialoj por tinkturoj surbaze de cianinoj. La oksidigo de la kinolinoj estigas la kinolinatan acidon[8] aŭ piridino-2,3-dukarboksilata acido, kiu estas la krudmaterialo por herbicido kies komerca nomo estas "Assert".

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]