Higroskopio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Higroskopio estas la kapableco de substanco altiri kaj teni akvomolekulojn el la ĉirkaŭa natura medio. Tio estas atingata per aŭ sorbo (absorbo) aŭ alsorbo (adsorbo) - en tiu procezo la sorba materialo fizike ŝanĝiĝas iom, per ligo de la akvaj molekluloj al molekuloj de la substanca surfaco, tiel ke rezultigas pliigo en volumo, glueco aŭ alia fizika karakterizaĵo de la materialo. Kvankam kelkaj similaj fortoj agas ĉi tie, tio estas malsama de kapilareco, procezo en kiu vitro aŭ aliaj solidaj substancoj altiras akvon, sed ne ŝanĝiĝas en la procezo.

Higroskopiaj substancoj estas ekzemple fibroj de celulozo (kiel kotono kaj papero), sukero, karamelo, mielo, glicerino, etanolo, metanolo, dizeloleo, sulfata acido, N-metilamfetamino, multaj sintezaj sterkoj, multaj saloj (inkluzive de natria klorido aŭ "kuirsalo"), kaj ampleksa vario de aliaj substancoj.