Edison and Swan Electric Light Company

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ediswan)
Edison and Swan Electric Light Company
negoco vd
Dum 1883 - 1964
Sekvanto Siemens Edison Swan Ltd
Fondintoj Joseph Swan vd
Agokampo elektra lumo
vdr

La Edison and Swan Electric Light Company Limited estis fabrikanto de inkandeskaj lampoj kaj de aliaj elektraj varoj. Ĝi estis formita en 1883 kun la nomo Edison & Swan United Electric Light Company pere de la kunigo de la entreprenoj Swan United Electric Company kaj Edison Electric Light Company.[1][2]

Thomas Edison establis la Edison Electric Light Company en 1878. Joseph Swan establis la Swan United Electric Light Company en 1881. En 1882 la American Edison Company de Thomas Edison plendis kontraŭ la Swan Company, asertante malrespekton de la usona patento de Edison de 1879; tamen, Swan povis pruvi antaŭajn esploradon kaj publikigon, kaj por eviti necertan kaj multekostan procesadon la du kompanioj negocis sian kunigon.[3] La lampoj venditaj en Britio estis preskaŭ tute laŭ desegno de Swan, escepte pro la filamentoj.[4] El 1887 aŭ pli frue Sir Ambrose Fleming estis konsilisto por la kompanio, kaj direktoris la esploradon en Ponders End.[5]

La kompanio havis oficejojn en 155 Charing Cross Road, Londono, kaj fabrikojn en Brimsdown, Ponders End kaj Sunderland. En 1928, la kompanio estis akirita de Associated Electrical Industries. En 1956, oni malfermis fabrikon de novkatodaj tuboj en Sunderland. La kompanio estis renomita Siemens Ediswan post la akiro fare de Siemens Brothers fare de AEI en 1957. En 1964, AEI kunigis siajn lampajn kaj radiovalvajn fabrikinteresojn kun tiuj de Thorn Electrical Industries por formi British Lighting Industries Ltd.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 The Edison and Swan Electric Light Company Limited. Science Museum Group: Collections Online - People. Alirita en septembro 2013.
  2. "Railway and other Companies" Times [London, England] 3 Okt. 1883: 11. The Times Digital Archive. Web. Alirita 12 Sept. 2013.
  3. Stathis Arapostathis, Graeme Gooday (2013). Patently Contestable: Electrical Technologies and Inventor Identities on Trial in Britain. Cambridge, Massachusetts; London: MIT Press. ISBN 9780262019033. p. 183. Alirita Septembro 2019.
  4. C. N. Brown (2011). Swan, Sir Joseph Wilson (1828–1914). Oxford Dictionary of National Biography. Oxford University Press. doi:10.1093/ref:odnb/36382.
  5. MS ADD 122: Fleming Papers. University College London Archives. Alirita en Septembro 2019.