Granda Amerika Akvodislimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la plej gravaj hidrologiaj dislimoj de Nordameriko. La Granda Amerika Akvodislimo estas montrata ruĝe. Estas tri senelfluaj basenoj laŭlonge de la Akvodislimo, kiuj aspektas kiel rekurboj.
La Granda Akvodislimo en Sudameriko. La fermata akvokolekta areo laŭlonge de la Granda Akvodislimo estas Altiplano-Regiono.

La Granda Amerika Akvodislimo (angle : Continental Divide of the Americas) estas la ĉefa, kaj precipe montara, akvodislimo de Ameriko. La Granda Amerika Akvodislimo etendiĝas ekde Beringa Markolo al Magelana Markolo, kaj disigas la akvokolektajn areojn kiuj elfluas en Pacifikan Oceanon de tiuj kiuj elfluas en Atlantikan Oceanon (inkluzive de tiuj kiuj dreniĝas en Meksikan Golfon kaj Kariban Maron), kaj laŭlonge de la plej nordaj ekstremaĵoj de la Akvodislimo, tiuj kiuj dreniĝas en Arktan Oceanon.

Estas multaj aliaj hidrologiaj dislimoj ene de Ameriko, tamen la Granda Akvodislimogo estas la plej okulfrapa el ili ĉar ĝi emas sekvi linion de altaj pintoj laŭlonge de la ĉefaj montaroj de Rokmontaro kaj Andoj, je ĝenerale multe pli alta altitudo ol la aliaj hidrologiaj dislimoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]