Altiplano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Altiplano en la kontinento amerika.
La urbo de El Alto en Bolivio, kun 649,948 loĝantoj[1] estas la plej granda urbo de la Anda Altiplano. Fone la neĝa vulkano Huayna Potosí.
Puno (Peruo), unu el la plej grandaaj urboj de la Altiplano.

La Altiplano[2], Anda AltiplanoAltebenaĵo Collao [kojAo], nomata ankaŭ Altebenaĵo Titikaka, estas etenda altebenaĵo de Sudameriko situanta je averaĝa alteco de 3.600 msm kiu enhavas la okcidentan parton de Bolivio, nordon de Ĉilio, sudan Peruon kaj nordon de Argentino. Ĝi havas historian gravon ĉar ĝi estis la loko kie aperis diversaj civilizacioj, kiaj Pukarao kaj Tiahuanaco, kaj oni realigis la elnaturigon de plantoj kiaj la terpomo kaj de bestoj kiaj la lamo. Pro ties mediaj karakteroj ĝi estas natura regiono unika en la kontinento.

La montoĉeno de Andoj formas imponan masivon kiu staras apud la interna depresio, en formo de granda deklivara ebenaĵo, kiu atingas altecojn super la 6000 m de origino tektonikaj kaj vulkana. La materialoj eroziiitaj de ĉi tiuj montoĉenoj kaj tiuj forpelitaj de la vulkanoj plenigis la centran depresion, formante ebenaĵojn, kiuj donis al tiuj sektoroj la nomo de altiplano (altebenaĵo).

La Altiplano ricevas tropikajn pluvojn kaj neĝon en januaro kaj februaro. Dum la aŭstrala somero, kvankam oni nomas tiun klimatan fenomenon la "bolivia vintro", ne temas pri sekeco sed pri la alteco kiu limigas kaj determinas la vivon: nur la specialigita flaŭro kaj forta faŭno supervivas super 3.600 m. Ekzistas granda biologia diverseco kies specimenoj plej reprezentaj estas protektitaj en la naciaj parkoj kaj monumentoj. Tiel estas la ebenaĵo vasta kaj kolora, kun disaj lagoj, marĉoj ("bofedales"), salejoj kaj gejseroj; kaj kronita de vulkanoj ofte super 6.000 m.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino Collao [kojAo] devenas el antikva ajmara Qullaw, formata de lo morfemoj qulla + -wi, tio estas, 'loko de la kolaoj'. Tiu nomo estas registrata en la plej antikvaj kronikoj de la konkeero alude al la regiono sudoriente de Kusko kie loĝis samtempe kun la Inkaoj diversaj ajmaraj popoloj, inter ili la kolaoj.

La termino 'Altiplano' aŭ 'Punao' estas, ĝenerale, akompanata de an-nomo de la lando aŭ regiono pri kiu temas: la Altiplano perua, la Altiplano bolivia, la Altiplano argentina, ktp. Ĉi tiu sistemo enhavas kiel oni diris, teritoriojn de kvar landoj: nome Peruo, Bolivio, Ĉilio kaj Argentino, kvankam ĝia plej granda etendo lokas en Bolivio.

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la du ĉefaj basenoj ene de la Meseta del Collao. Norde la Sistemo Lago Titikako-Rivero Desaguadero-Lago Poopó-Salar de Coipasa, kaj sude la baseno de Salar de Uyuni

La Altebenaĵo Collao estas aro de endoreikaj basenoj inter kiuj elstaras du: nome la sistemo Lago Titikako-Rivero Desaguadero-Lago Poopó-Salar de Coipasa kaj la baseno de Salar de Uyuni. Sude de la altebenaĵo Collao elstaras pluraj basenoj endoreikaj de lagetoj aŭ pli malgrandaj salejoj naskiĝintaj el fontoj. Ambaŭ basenoj estus disigintaj antaŭ 10 mil jaroj, dum la lasta glaciepoko. De nordo al sudo, oni rimarkas en la altebenaĵo Collao laŭgradan procezon de dezertiĝo, en granda mezuro pro la saleco kaj mineraligo de la basenoj. La zono de la Salar de Uyuni kaj la Salar de Coipasa, ricevas salecajn akvojn de siaj alfluantoj (Riveroj Grande de Lìpez kaj Pucamayu al Uyuni kaj Riveroj Lauca kaj Lacajahuira al Coipasa). Simile la lago Poopò kaj la lago Uru Uru, enhavas akvojn tre mineraligitaj kiuj akcelas la procezon salejiĝo.

Krome la rivero Desaguadero ricevas la alporton de akvoj mineraligitaj de la rivero Maure, kaj tial la alporto de la lago Titikako al la sudo de la baseno iĝas fundamenta por la subteno de la agrikulturo en la suda regiono de la altebenaĵo.

Ĝenerale la riveroj de la altebenaĵo Collao elstaras ĉar estas meandraj en ĝiaj mezaj kaj malsupraj basenoj, pro la manko de deklivo kaj alporto konstanta de sedimentaĵoj. Ĉi tiu sedimentaĵo estis la kaŭzo ke en la jaro 1962, la rivero Desaguadero superfluis sian akvoenhavon inundante pampon kiu poste iĝis la Lago Uru Uru.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.ine.gov.bo/geoclip/launchmap.php
  2. Signife Altebenaĵo.