Salejo Ujuni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Salar de Uyuni)
Panorama vido de Salar.
Panorama vido de Salar.
Salar de Uyuni
salebenaĵo
Salebenaĵo Salar de Uyuni
Oficiala nomo: Salar de Uyuni
Ŝtato Bolivio Bolivio
Departementoj Potosiio, Oruro
Historia regiono Ballivián lago
Parto de Altiplano
Situo Salar de Uyuni
 - alteco 3 663 m s. m.
 - koordinatoj 20° 08′ 01″ S 67° 29′ 20″ U / 20.13361 °S, 67.48889 °U / -20.13361; -67.48889 (mapo)
Profundo 130 m
Areo 10 582,0 km² (1 058 200 ha)
Situo enkadre de Bolivio
Situo enkadre de Bolivio
Situo enkadre de Bolivio
Vikimedia Komunejo: Salar de Uyuni
Map

La salejo Ujuni (hispane salar de Uyuni de Tunupa) estas, pro siaj ĉirkaŭ 10 582 km²,[1] la plej granda salebenaĵo de la mondo. Ĝi situas je ĉirkaŭ 3 650 m de alto super marnivelo en la Departamento de Potosí, en la Anda altebenaĵo de Bolivio, ĉe la Andoj.

Formado[redakti | redakti fonton]

La areo kiun nuntempe okupas tiu dezerto, estis kovrita antaŭ 40.000 jaroj de la Lago Ballivián. La Salar de Coipasa kaj ankaŭ la lagoj Poopó kaj Uru Uru estas restaĵoj de tiu granda pralago. La salejo Ujuni estas proksimume 25 fojon pli granda ol la Salejo de Bonneville en Usono.

Ekonomia graveco[redakti | redakti fonton]

La Salejo Ujuni enhavas ĉirkaŭ 10 mil milionoj de tunoj da salo, el kiuj 25,000 tunojn oni elfosas ĉiujare. La tuta ministaro apartenas al la kooperativo de Colchani. Ĉiu novembro, la Salejo Ujuni estas ankaŭ la reproduktejo de tri specioj de sudamerikaj flamengoj: nome la ĉilia, la punaa kaj la anda. Ankaŭ pro tio ĝi estas ankaŭ grava turismejo. Estas hotelo tute konstruita el salo kaj diversaj insuloj. Ĉar la tereno de la salejo estas tiom ebena, ĝi utilas kiel vojo tra la bolivia altebenaĵo.

Krome, Salar de Uyuni enhavas duonon de la tutmonda kvanto de litio, metalo uzata en altdensecaj baterioj (vidu Litia baterio). Ne estas nuntempa minejo kaj la bolivia registaro ne permesas ekspluatadon al eksterlandaj entreprenoj, sed anstataŭe ĝi klopodas konstrui sian propran eksperimentan minejon.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Insulo Incahuasi meze de Salar.
Insulo Incahuasi meze de Salar.
Tombejo de trajnoj proksime de urbo Uyuni
Tombejo de trajnoj proksime de urbo Uyuni