Gaslumigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hejma gaslumigo.
Gasa lanterno en la historia centro de Vroclavo, Pollando, estas mane mal-estingita ĉiutage.

Gasa lumigo estas la produktado de artefarita lumo el la Brulo de gasa brulaĵo kiel hidrogeno, metano, etileno, etino, butano, propano, karbona monooksidotergaso.

ilustraĵo de lampdesegnoj, ĉirkaŭ 1900
Preterpasantoj miras pri la nova gaslumigo (Londono, 1809)

Antaŭ ol elektrizo estis disvastigita kaj sufiĉe ekonomia por ĉiutaga uzo, gaso estis la plej populara rimedo de lumigo en la stratoj. Dum tiu periodo, la stratoj de modernaj grandurboj estis lumigitaj per gasfunkciaj stratlampoj. La unuaj gaslampoj postulis lampfajrilon, kiu promenos tra la stratoj de la grandurbo vespere kaj lumigus ĉiun lampon individue. En pli postaj lumsistemoj, flamigiloj estis lanĉitaj kiuj estis aŭtomate aktivigitaj kiam gasfluo komenciĝis en la lampo. La plej fruaj lampsistemoj de tiu tipo estis verŝajne instalitaj en Kordovo en Hispanio, ĉirkaŭ 1000 p.K. La transformo de gaslumigo en larĝan sistemon estas atribuita al la skota inventisto William Murdoch, en la 1790-aj jaroj [1]. Stratlumsistemoj kun pli moderna aspekto, kiuj funkciis per keroseno, estis instalitaj en la grandurbo de Lvivo, tiam parto de Aŭstrio-Hungario, en 1853. Fruaj gaslumigaj sistemoj estis ekbruligitaj mane per lampolumigistoj, kiuj devis trapasi la stratojn dufoje ĉiutage stratlanterno post stratlantermo, malestingi vespere kaj estingi frumatene. Pli postaj dezajnoj estis mem-malestingitaj.

Malavantaĝo de gaslampoj estis ke gaso elfluis se la flamo iel estingiĝis. Kiam tio okazis, la foliarboj en la tuja ĉirkaŭaĵo ofte perdis siajn foliojn, ĉar la etileno en natura gaso estas planthormono, kiu kondukas al maturiĝo [2].

Notindas la ĉirkaŭaĵa efiko de gaslumo, kun la lumigo ĝi disdonas ankaŭ varmo kaj la lumo disdonitas kun gasaj lustroj. En modernaj tempoj, gasa lumigo estas uzata por tendumado aŭ por krei nostalgian efikon de la malhela lumigado tipa en la 19-a jarcento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio de William Murdoch
  2. Lin, Z.; Zhong, S.; Grierson, D. (2009). “Recent advances in ethylene research”, J. Exp. Bot. 60 (12), p. 3311–36. doi:10.1093/jxb/erp204. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]