William Murdoch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Murdoch
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1754 (1754-08-21)
en Ayrshire
Morto 15-an de novembro 1839 (1839-11-15) (85-jaraĝa)
en Birmingham
Loĝloko Redruth
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo inventistoinĝenierokemiisto
vdr

William MURDOCH (foje literumita Murdock) (21a de Aŭgusto 1754 – 15a de Novembro 1839) estis skota kemiisto, inventisto kaj mekanika inĝeniero.

Murdoch estis dungito de la firmao Boulton and Watt kaj laboris por ili en Kornvalo, kiel konstruisto de vapormaŝinoj dum dek jaroj, kaj poste pasigis plimulton de la cetero de sia vivo en Birmingham, Anglio.

Murdoch estis la inventisto de la vapormaŝino de oscilanta cilindro, kaj oni atribuas al li ankaŭ la gaslampon komence de la 1790-aj jaroj, same kiel la terminon "gasometro". Tamen la nederland-belga akademiano Jean-Pierre Minckelers jam estis publikiginta pri karbogasigo kaj gaslampo en 1784, kaj estis uzinta gason por lumigi sian aŭditorion en la Malnova Universitato de Loveno el 1785.[1] Ankaŭ Archibald Cochrane, 9a Grafo de Dundonald, estis uzanta gason por lumigi la bienon de sia familio el 1789 antaŭen.[2]

Murdoch faris ankaŭ plinovigojn al la vapormaŝino, kiel la sun-planedan dentaĵon kaj la glitovalvon D. Li inventis la vaporpafilon kaj la sistemon de pneŭmatika tubo por mesaĝoj, kaj laboris por unu el la unuaj britaj padelŝipoj por trairi la Manikan Markolon. Murdoch konstruis prototipan vaporlokomotivon en 1784, kaj faris nombron de malkovroj en kemio.

Murdoch restis dungito, kaj poste partnero, de Boulton and Watt ĝis la 1830-aj jaroj, sed lia reputacio kiel inventisto estis marĝenigita pro la reputacioj de Matthew Boulton, James Watt, kaj la firmao kiun ili fondis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tomory, Leslie (2a de Marto 2012). Progressive Enlightenment: The Origins of the Gaslight Industry, 1780-1820. MIT Press. pp. 28–30. ISBN 9780262300452.
  2. Horst O. Hardenberg, The Middle Ages of the I.C. engine (Warrendale, 1999, 41)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carnegie, Andrew (2001). James Watt. Honolulu, Hawaii: University Press of the Pacific. ISBN 0-89875-578-6.
  • John Griffiths; The Third Man, the Life and Times of William Murdoch 1754–1839, Andre Deutsch; 1992; ISBN 0-233-98778-9
  • Janet Thomson; The Scot Who Lit the World, the Story of William Murdoch Inventor of Gas Lighting; 2003; ISBN 0-9530013-2-6
  • Alec Murdock, "Light Without a Wick", University Press, Robert MacLehose, 1892 (biografia skizo fare de nepo)
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo William Murdoch en la angla Vikipedio.