Matthew Boulton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthew Boulton, ĉ. 1775 (detalo), National Portrait Gallery, Londono

Matthew Boulton, membro de la RSL; 3a de Septembro - 17a de Aŭgusto 1809) estis angla manfaristo kaj negocista partnero de la skota inĝeniero James Watt. En la fina kvarono de la 18a jarcento, tiu partneraro instalis centojn da vapormaŝinoj Boulton & Watt, kio estis granda antaŭeniro por la stato de la laboro, ebligante la mekanizigon de fabrikoj kaj mueliloj. Boulton aplikigis modernajn teknikojn al stampado de moneroj, stampante milionojn da pecoj por Britio kaj aliaj landoj, kaj havigante al la Royal Mint (Reĝa Stampejo) ĝisdatigitan ekiparon.

Naskiĝinta en Birmingham, li estis la filo de manfabrikisto el Birmingham de malgrandaj metaproduktoj kiu mortiĝis kiam Boulton estis 31jaraĝa. Ĉirkaŭ tiam Boulton estis administrinta la negocon dum kelkaj jaroj, kaj estis etendiginta ĝin konsiderinde, konsolidante operacojn ĉe la Soho Manufactory, konstruita de li ĉe Birmingham. Ĉe Soho, li adoptis la lastajn teknikojn, branĉe en arĝentaĵoj, mueloro kaj aliaj ornamartoj. Li iĝis asocia kun James Watt kiam la negoca partnero de Watt nome John Roebuck, estis malkapabla pagi ŝuldon al Boulton, kiu akceptis la parton de Roebuck ĉe la patento de Watt kiel setlopago. Li tiam sukcese negocpremis ĉe la Parlamento poo etendi la patenton de Watt por aldonaj 17 jaroj, permesante al la firmao komerci la vatan vapormaŝinon. La firmao instalis centojn da da vapormaŝinoj Boulton & Watt en Britio kaj eksterlande, dekomence ĉe minejoj kaj poste en fabrikoj.

Boulton estis ŝlosila membro de la Luna Societo, nome grupo de Birmingamareanoj elstaraj en artoj, sciencoj, kaj teologio. Membroj estis Watt, Erasmus Darwin, Josiah Wedgwood kaj Joseph Priestley. La Societo kunsidis ĉiun monaton ĉe la plena luno. Membroj de la Societo ricevis faciligojn por disvolvigi konceptojn kaj teknikojn en scienco, agrikulturo, manfabrikado, minado, kaj transporto kio kondukis al la progreso de la Industria Revolucio.

Boulton fondis la Soho Stampejon, al kiu li tuj adaptis la vapormaŝinon. Li serĉis plibonigi la povran staton de la britia stampado, kaj post kelkaj jaroj de klopodoj li akiris kontrakton en 1797 por produkti la unuan britia kuprostampado en kvarono de jarcento. Liaj pecoj "cartwheel" (ĉarrado) estis bone desegnitaj kaj malfacile falsigeblaj, kaj inkludis la unuajn grandajn kuprajn pencojn, kiuj estis plue stampitaj ĝis la akceptado de la dekuma nombrosistemo en 1971. Li retiriĝis en 1800, kvankam plu regadis sian stampejon, kaj mortiĝis en 1809. Lia bildo aperas kun James Watt sur la monbiletoj de 50 britaj pundoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]